Nu, Harri, se vi acxetas biciklon kaj la vendisto transdonas gxin al vi, vi ekproprietas kaj samtempe ekposedas gxin. Se vi poste lu-donas gxin al amiko, kiu eksidas kaj forbiciklas, vi dauxre proprietas la biciklon, sed la amiko (lu-prenanto) nun posedas gxin (havas la faktan povon pri la biciklo, vi nur plu la juran).
Sed prefere lasu pli detale klarigi tiun tre bazan diferencon inter proprieto kaj posedo de iu konato, kiu studis juron dum ecx nur du semestroj. Estus granda surprizo por mi, se gxi ne ekzistus en la finna juro. Miascie gxi almenaux ekzistas en la germana, franca, belga, nederlanda, itala, hispana, svisa kaj auxstra, angla, kalifornia, teksasa kaj nov-jorka. Cetere mi tute konsentas kun vi: Cxiuj nejuristoj kompreneble rajtas esprimi sin malprecize kaj jure malgxuste. Sed por juristoj estas jure necese (kaj lingvo-ekonomie tre oportune) havi klarajn nociojn: jen proprieto (finne omaisuus, se mi ne eraras), jen posedo (haltija). Kaj en faka teksto ili kompreneble uzu la precizan fak-lingvajxon. Kun la najbarino ili povas babili popol-lingve. Bernhard ----- Original Message ----- From: Harri Laine To: [email protected] Sent: Wednesday, October 31, 2007 11:05 AM Subject: Re: [revuloj] Re: pakt/o Bernhard Pabst kirjoitti: > Ekz-e multaj nejuristoj, jxurnalistoj ktp diras "Li posedas la > domon", dum jure tute klare ili volas diri "li proprietas la > domon". Kaj tiuj "nejuristoj, jxurnalistoj ktp" tute gxuste uzas la lingvon. Kio rajtigas juriston diri, ke mi uzu tiom strangan vorton, dum estas tute klare, kion "posedi domon" fakte cxiam signifis. La signifon cxiuj komprenis bone, gxis iu vortaristo komencis enporti versxajne francan juran harfendadon kaj sxajnigi, ke "posedas" ne povas signifi "est propriƩtaire de". Se juristo en iulanda jura tradicio volas apartigi terminojn, li tamen ne rajtas postuli, ke tio sxangxu la cxiutagan lingvajxon. Ni jam havas vortojn kiel "havi", "posedi", "disponi", "propra" je nia dispono, aldonan valoron de "proprieti" neniu gxis nun komprenigis al mi. Ankaux de fakuloj kreantaj terminojn ni rajtas postuli lingvan prudenton. Harri
