Bernhard Pabst kirjoitti:

> se vi acxetas biciklon kaj la vendisto transdonas gxin al vi, vi 
> ekproprietas kaj samtempe ekposedas gxin. Se vi poste lu-donas gxin
> al amiko, kiu eksidas kaj forbiciklas, vi dauxre proprietas la
> biciklon, sed la amiko (lu-prenanto) nun posedas gxin (havas la
> faktan povon pri la biciklo, vi nur plu la juran)

Jes, tiel eble estas laux via (laux mi stranga) vort-uzo. Laux mi, la 
amiko ne posedas la biciklon, sed nur luis gxin, rajtas uzi gxin, 
havas uzorajton je gxi, rajton utiligi aux fruktuzi gxin, profitas de 
gxi aux profitas gxin aux eble rajtas profiti de gxi, ecx povas gxui 
gxin; certe eblas elekti el granda sortimento da vortoj, espereble 
suficxa por iom granda juristaro.

Sed klopodi sxangxi la bazan, por cxiuj intuicie klaran signifon de 
simpla pravorto, tion mi nomus vantajxo. Sed, kial ne, kiam ekzistos 
parlamento de Esperantujo, vi eble povos klopodi enskribi vian 
vortdifinon en la Civilan Kodon de la regno. Mi ne deziros al vi 
bonsxancon en tiu laboro.

> Sed prefere lasu pli detale klarigi tiun tre bazan diferencon inter
> proprieto kaj posedo de iu konato, kiu studis juron dum ecx nur du
> semestroj. 

Dankon, mi bone komprenas la diferencon jam nun.

> Sed por juristoj estas jure necese (kaj lingvo-ekonomie tre
> oportune) havi klarajn nociojn: jen proprieto (finne omaisuus, se
> mi ne eraras), jen posedo (haltija).

Bele, klaraj nocioj eble jure necesas, sed ne estas sagxe elekti 
maltauxgajn vortojn por la nocioj. Cetere, gratulon al vi pro la scio 
pri la finnaj vortoj, mi tamen eble precizigu tiel: proprieto, se 
kredi PIV-on, estas "omistus" ("omaisuus" estas io posedata, 
"proprietata") kaj la viaidioma "posedo" estas "hallinta" ("haltija" 
estas la gxuanto de tiu rajto).

Amike
Harri




Kaj en faka teksto ili
> kompreneble uzu la precizan fak-lingvajxon. Kun la najbarino ili povas
> babili popol-lingve.
> 
> Bernhard
> 
> ----- Original Message -----
> From: Harri Laine
> To: [email protected] <mailto:revuloj%40yahoogroups.com>
> Sent: Wednesday, October 31, 2007 11:05 AM
> Subject: Re: [revuloj] Re: pakt/o
> 
> Bernhard Pabst kirjoitti:
> 
>  > Ekz-e multaj nejuristoj, jxurnalistoj ktp diras "Li posedas la
>  > domon", dum jure tute klare ili volas diri "li proprietas la
>  > domon".
> 
> Kaj tiuj "nejuristoj, jxurnalistoj ktp" tute gxuste uzas la lingvon.
> Kio rajtigas juriston diri, ke mi uzu tiom strangan vorton, dum estas
> tute klare, kion "posedi domon" fakte cxiam signifis. La signifon
> cxiuj komprenis bone, gxis iu vortaristo komencis enporti versxajne
> francan juran harfendadon kaj sxajnigi, ke "posedas" ne povas signifi
> "est propriƩtaire de". Se juristo en iulanda jura tradicio volas
> apartigi terminojn, li tamen ne rajtas postuli, ke tio sxangxu la
> cxiutagan lingvajxon. Ni jam havas vortojn kiel "havi", "posedi",
> "disponi", "propra" je nia dispono, aldonan valoron de "proprieti"
> neniu gxis nun komprenigis al mi. Ankaux de fakuloj kreantaj terminojn
> ni rajtas postuli lingvan prudenton.
> 
> Harri
> 
> 

Rispondere a