Mi ne nomus tion "posedo". Mi nomus tion uzorajto. AÅ -- kontraste -- ke iu posedas propriete.
Limigi la sencon de "posedi" al nura uzorajto estas tute kontraÅinticia kaj malkonforma al la komunuza senco. "Åoi posedis grandan nazon" ktp. -- Sergio Nu, "kontraÅinticia kaj malkonforma al la komunuza senco" konsentite jes, sed gxi estas laux la *legxaj* difinoj en almenaux cxiuj jur-sistemoj, pri kiuj mi gxis nun devis okupigxi (aldonigxus la sudafrika kaj portugala al mia listeto). Tiel estas - kompreneble, cxar temas pri la difino el la romia juro (tro da honoro al la franca, kara Renato ;-)). Ke jura fak-lingvajxo kaj komuna lingvajxo kelkfoje malsamas, estas konate de 2000 jaroj. Kaj faklingvajxo servas por intuicia komunikado inter fakuloj. Krome "uzo-rajto" denove estas alia afero ol posedo (cxi-lasta nur en rilato al "ajxo"). Jen plia beleta ekzemplo: Vi iras al la najbarino kaj petas: "Cxu vi povas prunte-doni al mi tri ovojn, mi volas baki kukon?". Jura stultajxo: Se vi prunte-prenas ajxon, vi promesas redoni precise la saman individuan objekton (la libron, la biciklon). Sed vi ja ne intencas redoni precize tiujn tri ovojn, ilin vi ja volas meti en la paston. Kion vi promesas, estas redoni *aliajn* (similajn) tri ovojn. Do jure ne temas pri prunt-kontrakto (germane Leihe), sed pri ... kredit-kontrakto (Darlehen). Preciza jura demando do estus: "Cxu vi pretas fari kredit-kontrakton pri tri ovoj kun mi?" Tute klare, ke komun-lingve neniu tiel demandas, sed tute klare ankaux, ke la distingo inter kontrakto, laux kiu oni promesas redoni la precize saman ajxon, kaj kontrakto, laux kiu oni promesas redoni similan ajxon (kutime monon, sed foje ankaux ovojn), estas baza distingo dumiljara kaj pro tio ekzistas tre probable en multegaj jursistemoj. Kaj tial devus ekzisti en Ea fak-lingvajxo ... Gxis Bernhard
