----- Original Message ----- From: Sergio Pokrovskij Supozeble la sudafrika de la okcidentanoj. Viaj ekzemploj ne sxajnas tre variaj -- cxiam temas pri sistemoj devenantaj el la Romia juro.
** Tiel estas, estas miaj limigitaj spertoj pri dekduo da romiidaj kaj anglidaj jur-sistemoj.** Tamen ne cxiuj juraj sistemoj estas tiaj, kaj viaj ekzemploj probable ne estos konvinkaj por islamano aux cxino. **Volonte mi lernos de ili kaj atendas ties klarigojn. Cetere mi cxiam pensis, ke Japanio transprenis la germanan Civilan Kodon kaj post 1945 multajn jur-instrumentojn el anglidaj jur-sistemoj. Pro tio estus interese auxdi pri la nocio-sistemo de la japana juro. ** > Tiel estas - kompreneble, cxar temas pri la difino el la romia juro > (tro da honoro al la franca, kara Renato ;-)). Ke jura fak-lingvajxo > kaj komuna lingvajxo kelkfoje malsamas, estas konate de 2000 jaroj. > Krome "uzo-rajto" denove estas alia afero ol posedo (cxi-lasta nur > en rilato al "ajxo"). Mi supozas, ke "uzorajto" (kaj "ordonrajto" ...) estas ne nur pli klara, sed ankaux pli preciza. Aliflanke, mi ne komprenas vian rimarkon pri la "ajxoj". Ekz-e la auxtorrajto, cxu gxi estas "ajxo"? ** Ne, aux ajxo (objekto kun spaca etendigxo, dominebla fare de personoj; do ovoj kaj bicikloj, terenoj jes, la Suno, elektra kurento, posedo-rajto aux auxtor-rajtoj ne) aux rajto. ** Oni povas gxin kaj proprieti, kaj "posedi". **Ne, posedi oni nur povas ajxojn, rajto ne havas etendigxon en la spaco). Posedo (posedo-rajto) do estas subnocio de uzorajto, nome uzorajto pri ajxoj aux inverse uzo-rajto estas la pli gxenrala kaj tial malpli preciza termino. Sed simple rigardu en la rusan Civilan Kodon. Gxi baze estas romiida juro. ** Bernhard
