Je 10/31/07, Bernhard:

[...]

> Nu, "kontrauxinticia kaj malkonforma al la komunuza senco"
> konsentite jes, sed gxi estas laux la *legxaj* difinoj en almenaux
> cxiuj jur-sistemoj, pri kiuj mi gxis nun devis okupigxi (aldonigxus
> la sudafrika kaj portugala al mia listeto).

Supozeble la sudafrika de la okcidentanoj.  Viaj ekzemploj ne sxajnas
tre variaj -- cxiam temas pri sistemoj devenantaj el la Romia juro.

Tamen ne cxiuj juraj sistemoj estas tiaj, kaj viaj ekzemploj probable
ne estos konvinkaj por islamano aux cxino.

> Tiel estas - kompreneble, cxar temas pri la difino el la romia juro
> (tro da honoro al la franca, kara Renato ;-)). Ke jura fak-lingvajxo
> kaj komuna lingvajxo kelkfoje malsamas, estas konate de 2000 jaroj.

Kaj kiam tiel okazas, tion mi rigardas difekto de la terminaro.

> Kaj faklingvajxo servas por intuicia komunikado inter fakuloj.

Aux por trompi la ordinarulojn.

> Krome "uzo-rajto" denove estas alia afero ol posedo (cxi-lasta nur
> en rilato al "ajxo").

Mi supozas, ke "uzorajto" (kaj "ordonrajto" ...) estas ne nur pli
klara, sed ankaux pli preciza.  Aliflanke, mi ne komprenas vian
rimarkon pri la "ajxoj".  Ekz-e la auxtorrajto, cxu gxi estas "ajxo"?
Oni povas gxin kaj proprieti, kaj "posedi".  Fakte, la romia juro
cxion personigas kiel personon aux ajxigas kiel ajxon, ecx la
nematerian informon aux programon.

[...]

--
Sergio

Rispondere a