Bertilo: >Russ Williams: > > > Por homoj kiuj bone regas la anglan, mi kore rekomendas eseon de > > Douglas Hofstadter > > > http://www.cs.virginia.edu/~evans/cs655/readings/purity.html > > > kiu rekonceptas la anglan kiel lingvon kiu gramatike distingas laux > > raso anstataux laux sekso, kun rezulta disputado inter homoj kiuj > > trovas tion maltauxga kaj homoj kiuj defendas la lingvon, same kiel en > > la reala mondoj homoj disputas pri tauxgeco de gramatika distingo > > inter seksoj. > >Brile! Mi iel sukcesis maltrafi tiun eseon de unu el miaj >favorataj autoroj. Dankon pro la sciigo!
Hm, mi ne certas, ke indas aplauxdi. Sxajnas, ke tiu satira eseo estas verkita tiamaniere, ke ambaux flankoj de la disputo pri "seksismo en lingvo" povas senti sin pravigitaj. Mi ecx dirus, ke la adorantoj de neseksisma lingvo estas klare favorataj: ja laux unu lego de la eseo, kritiki ilian amatan cxevaleton ekvivalentas al subteni rasismon! Kore, Marc
