On Dec 22, 2007 11:14 AM, Marc Bavant <[EMAIL PROTECTED]> wrote:
> > > http://www.cs.virginia.edu/~evans/cs655/readings/purity.html
> Mi ecx dirus, ke la adorantoj de
> neseksisma lingvo estas klare favorataj

Nu jes - mi supozis ke tio estus tute evidenta.  Hofstadter klare
subtenas neseksisman lingvon, kaj uzis la fikcian ekzemplon kiel
analogion por montri netauxgecon defendi seksiman lingvon, cxar
supozeble pli da homoj tuj konsentus ke rasisma lingvo ne tauxgas, sed
cxar ni tiom alkutimigxis al seksisma lingvo ekde infaneco, ni ne
plene konstatas kia gxi estas.

Laux mi, la afero similas psikologie al tio, ke la plejmulto de homoj
ne konstatas diversajn strangajn esceptojn kaj malkonsekvencajxojn kaj
malfacilajxojn en sia nacia lingvo.  Ekzemple poloj ofte ne konstatas
ke ili traktas la pluralajn formojn por 2, 3, 4 malsimile al 5, 6, 7,
8, 9 (ekz 1 matka, 2 matki, sed 5 matek), aux ke la monato "Februaro"
en la pola estas adjektivo anstataux substantivo, aux ke la plurala
formo de jaro ("rok") ambigue estas someroj ("lata", do la plurala de
somero "lato"), aux ke spite iliajn asertojn la digramoj ne cxiam
estas unuopaj sonoj (ekz la nediftonga "au" en "nauczyciel"), gxis mi
mencias tiajn aferojn.  Sed homoj tuj rimarkas similajn strangajxojn
en aliaj lingvoj.

amike
russ

Rispondere a