Viktoro:
Mi diras, ke la laboro kaj rolo de virino sxangxigxis de post la fruaj jaroj de Esperanto, kaj jam estas en la lingvo rimedo por priskribi la nunan situacion: la gxenerala uzo de vorto kiel "instruisto," "prezidanto," k. t. p.
Mi diras, ke tiu rimedo estas tie nur potenciale. Por uzi g'in oni devas lau'grade konvinki c'iujn esperantistojn. Oni ne sukcesas eksporti belajn ideojn se la ricevantoj ne sentas la bezonon. Mi diras: uzu tion, kaj akceptu la riskon pri miskomprenoj.
Ke similaj lingvaj sxangxoj okazas tra la mondo estas fono por tio, sed finfine temas pri la interno de Esperanto.
Jes, kiel se mi insistus, ke de morgau' c'iuj komprenu mian frazon "La kitabo estas g'amila", c'ar potenciale tiu frazo estas en la Fundamento lau' la 15-a regulo kaj nur malamikoj de la araba lingvo insistas uzi eu'ropajn radikojn.
Amike Renato ~ ~ ~ Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina Italujo <[EMAIL PROTECTED]> ~ ~ ~
