Kara Russ, >On Dec 22, 2007 11:46 AM, Marc Bavant <[EMAIL PROTECTED]> wrote: > > >Nu jes - mi supozis ke tio estus tute evidenta. Hofstadter klare > > >subtenas neseksisman lingvon, kaj uzis la fikcian ekzemplon kiel > > >analogion por montri netauxgecon defendi seksiman lingvon, cxar > > >supozeble pli da homoj tuj konsentus ke rasisma lingvo ne tauxgas, sed > > >cxar ni tiom alkutimigxis al seksisma lingvo ekde infaneco, ni ne > > >plene konstatas kia gxi estas. > > > > Jes, tio estas konata perversa argumentado: oni sentu sin kulpaj ne nur pro > > la neniam faritaj krimoj, sed ankaux pro uzo de lingvo, kiu eventuale povas > > konservi spurojn de tiuj krimoj... Trifoje amen :-) > >Nu mi dirus ke intence misinterpreti aux misreprezenti argumenton >estas ecx pli perversa argumentado! Certe vi scias ke nek Hofstadter >nek mi celas ke iu sentu sin kulpa pro rasisma lingvo en tiu fikcia >versio de la angla en la eseo.
Mi ne intence misinterpretas. Hofstadter-on mi ne konas, sed vian sincerecon mi tute fidas. Tio ne malhelpas, ke mi opinias, ke tiu batalo kontraux seksismo en lingvo estas aparte hipokrita kaj radikas en specife usona neuxrozo. La Usonanoj ankoraux ne digestis la honton de sia rasismo, kiu havis legxajn bazojn gxis en la 60-aj jaroj. Ili nun patose pentas kaj kompreneble penas trovi aliajn similajn malbonajn ideologiojn por drasxi, kaj aliajn kunkulpulojn, kun kiuj ili povus dividi la kulposenton. Kaj mi klarigu, kial mi diris "hipokrita": tutsimple cxar gxi neniel batalas kontraux la cxefa fonto de seksa malegaleco, t.e. la konstanta gurdado pri la supozata virina specifeco. Alidire ne estas kohere kontrauxbatali la supozatan lingvan seksismon, kaj samtempe toleri la tre fortan kulturan seksan diferencigon, regantan en la homa specio. Antaux ol sekvi s-ron Hofstadter, demandu lin, kion li opinias pri virinoj, kaj taksu lian koherecon. >La celo estis simple instigi >konsideradon pri la afero de alia nekutima vidpunkto. Ne "simple". Gxi metas sur la saman planon unuflanke la opinion de averagxa seksisto, kiu opinias, ke virino ne estas dotita por igxi sxoforo, policano... aux amasmurdisto (jes, ankaux tio estas seksisma sinteno), kaj aliflanke la agojn de Hitler por amaspereigo de judoj. Estas tre grava malhonestajxo, kun difinita celo. >Ne cxiuj tiom auxtomate reagas prifajfe al la koncepto ke lingvoj >povus havi ian malbonan socian efikon pro seksismo, se ili pripensas >similajn ekzemplojn kiuj distingas aliajn ecojn de homoj kiel rason, >religion, ktp. Mi reagas ne prifajfe, sed serioze, konsiderante la implicajxojn de tia movado kaj la nebulecon de gxiaj originoj. >Se sxajnas evidente al ni ke estus absurde maltauxge cxiam devi >gramatike klarigi instruisto estas nigrulo, judo, gejo, maljunulo, >franco, ktp (tiel ke estus supozebla LINGVA ERARO ne aldoni tian >informon), mi vere scivolas kial vi tiom certe auxtomate scias ke tute >tauxgas cxiam devi gramatike klarigi ke instruisto estas virino? Unue estas erare aserti, ke se vi devas gramatike evidentigi, ke instruisto estas virino, tio signifas, ke la koncerna lingvo estas seksisma. Estas konate, ke kontrauxseksismaj postuloj alprenas diversajn formojn laux la lingvoj: por iuj, seksa egaleco neprigas alprenon de neuxtraj formoj, por aliaj gxi neprigas kunekziston de sekse markitaj formoj. Ekz-e viaj francaj samideanoj trudis la uzon de "LA ministre" (la ministrINo). Due se mi vivus en socio, en kiu la diferenco judo/nejudo, gejo/negejo, nigrulo/blankulo k.s. havus same gravan rolon, kiun havas viro/virino en nia socio, mi NE opinius absurde, ke la gramatiko tion respegulu: ja kvankam la celo de lingvo ne estas fortigi ideologiajn antauxjugxojn, gxi tamen rajtas uzi ilin por siaj propraj celoj, nome forigi ambiguecon. Pri tiu flanka demando ni eble tamen haltu. Mi scias, ke vin ne konvinkos. Gravas cxefe, ke la debato ne konduku al lingva skismo. Kun suficxa amuzo mi sekvis la provojn de riistoj, ne konsiderante ilin dangxeraj, sed pli gravaj aferoj povus aperi. Amike, Marc
