jxeromo:
> > La maltauxga regulo de ReVo malpermesas "inventi kaj aldoni signifajn
> > ekzemplojn". Tial la tute trafaj ekzemplo-frazoj de Luiz por "lincxi"
> estas
> > bonaj, sed kontrauxregulaj
>
>mi ne auxdis pri tia regulo. estas devigo enmeti uzatajn vortojn (do provizi
>realajn ekzemplojn), sed nenia malpermeso provizi inventitajn ekzemplofrazojn.
>ideale estu ambaux.
Mi tamen auxdis pri la regulo "ne elpensi mem la ekzemplojn" kaj klopodis
gxin apliki (same kiel vi faras cetere). Tio estas bona garantio, ke oni ne
enkonduku senbazan vorton. Elpensita ekzemplo metas riskon pri malgxusta
sintaksa uzo (ekz-e regado).
Kore,
Marc