Jxeromo:

> Bernhard:
> > Cxe "konfitajxo" la ekzemplo-frazo ne multe helpas, precipe ne por
> distingi
> > la vorto-kampon konfitajxo, marmelado, jxeleo, kompoto. Ankaux
> marmeladon
> > oni storas en "brilaj vazoj"
> 
> ekzemploj el la reala literaturo ofte ne pliklarigas la vorton, sed 
> ili informas pri datoj kaj specoj de uzo.  inventi kaj aldoni 
> signifajn ekzemplojn estas tuta tasko pri multaj vortoj ankoraux ne 
> plenumita.

Pliklarigi la vorton per uzo en frazo aux fraz-peco stile  modelaj  kaj 
imitindaj estas la cxefa tasko de  ekzemplo-frazoj. Ili lauxeble montru la uzon 
de vorto en tipa kunteksto. La "brilaj vazoj" de Kabe hodiaux ne plu estas 
imitindaj. 

La maltauxga regulo de ReVo malpermesas "inventi kaj aldoni signifajn 
ekzemplojn".  Tial la tute trafaj ekzemplo-frazoj de Luiz por  "lincxi" estas 
bonaj, sed kontrauxregulaj, dum en ReVo svarmas multaj lauxregulaj, sed 
malbonaj, maltrafaj aux ecx rekte konfuzigaj ekzemplo-frazoj. Mi jam donis 
multajn ekzemplojn pri tiu punkto. 

Vd.lastatempe ankoraux "en la vendejo trovigxas bidermajra apoteka ekipajxo 
[2]; liaj bildoj ofte aspektas bidermajraj". Kompreneble oni povas paroli pri 
apoteko en bidermajra stilo, sed tio neniel estas la kerna, esenca, tipa uzo. 
Cxe la dua ekzemplo la ligilo al iu blogo ne funkcias cxe mi.

Bernhard 
-- 
GMX startet ShortView.de. Hier findest Du Leute mit Deinen Interessen!
Jetzt dabei sein: http://www.shortview.de/[EMAIL PROTECTED]

Rispondere a