Bernhard:
> Cxe "konfitajxo" la ekzemplo-frazo ne multe helpas, precipe ne por distingi
> la vorto-kampon konfitajxo, marmelado, jxeleo, kompoto. Ankaux marmeladon
> oni storas en "brilaj vazoj"

ekzemploj el la reala literaturo ofte ne pliklarigas la vorton, sed 
ili informas pri datoj kaj specoj de uzo.  inventi kaj aldoni 
signifajn ekzemplojn estas tuta tasko pri multaj vortoj ankoraux ne 
plenumita.

> La ligilo cxe Turgenjev gvidas al "I. S.
> Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, Libroservo Federacio de
> laboristaj esperantistoj, Amsterdamo, [proks. 1938]", indiko kiu estas
> erariga, cxar la traduko estas jam de 1909, sensxangxe reeldonita en proks.
> 1938, vd.

ne tute.  ekzemplojn mi rekte cxerpis el la eldono el 1938, kiun mi 
havas, kaj gxi finigxas per "rimarkoj de la literatura komitato" kiu 
klarigas

    "... cxi tiu unua libro prezentas al ni specialan malfacilon, cxar 
gxia unua eldono aperis jam en 1909a kaj cxar la tradukinto estas la 
konata k. bein mem, pro estimo al kies literatura laboro ni ne volis 
arogi al ni multajn modifojn en la lingvajxo, sed limigis ilin gxis 
nepra neceso..."

ne havante la eldonon el 1909 por komparo mi prefere referencis al la 
efektive uzata teksto, kvankam tre versxajne la menciita frazo ne 
estis modifita.

jxeromo


Rispondere a