Bernhard: > > > Cxe "konfitajxo" la ekzemplo-frazo ne multe helpas, precipe ne por > > distingi...
jxeromo: > > ekzemploj el la reala literaturo ofte ne pliklarigas la vorton, sed > > ili informas pri datoj kaj specoj de uzo. Bernhard: > Pliklarigi la vorton per uzo en frazo aux fraz-peco stile modelaj kaj > imitindaj estas la cxefa tasko de ekzemplo-frazoj. mi dirus "estas unu el la taksoj". kiel ajn, mi konsentas ke tio estas plenumenda tasko. > La maltauxga regulo de ReVo malpermesas "inventi kaj aldoni signifajn > ekzemplojn". Tial la tute trafaj ekzemplo-frazoj de Luiz por "lincxi" estas > bonaj, sed kontrauxregulaj mi ne auxdis pri tia regulo. estas devigo enmeti uzatajn vortojn (do provizi realajn ekzemplojn), sed nenia malpermeso provizi inventitajn ekzemplofrazojn. ideale estu ambaux. > dum en ReVo svarmas multaj lauxregulaj, sed > malbonaj, maltrafaj aux ecx rekte konfuzigaj ekzemplo-frazoj. jes. la disponebla literaturo ne cxiam disponigas trafajn ekzemplojn. > lastatempe ankoraux "en la vendejo trovigxas bidermajra apoteka ekipajxo" "bidermajro" atendis de longa tempo inter preparataj artikoloj. mi gxojis, ke mi trovis realajn ekzemplojn kaj povis sendi. la ekzemploj ne idealas. malmulto idealas en la mondo... > ... Cxe la dua ekzemplo la ligilo al iu blogo ne funkcias cxe mi efektive la ligilo jam ne funkcias. sxajnas ke cezaro iom rearangxis siajn diversajn blogojn. eble tial. ne zorgu: post kvin jaroj apenaux unu referenca ligilo el dek ankoraux funkcios. jxeromo
