Pardonu, sed mi ankoraux ne komprenas vian proponon. Nun estas:

 "Speco de konfitajxo el fruktoj kuiritaj kun sukero suficxe longe, por ke 
ili konsistigu densan kacxon."

Cxu do io tia:

 "Speco de konfitajxo el fruktoj kuiritaj kun sukero suficxe longe, por ke 
ili konsistigu densan kacxon, kaj kutime mangxata kiel sxmirajxo sur pano." 
??

Cxiukaze mankas ligilo cxe konfitajxo, tiel ke ne eblas facile salti al tiu 
supernocio.

Alia demando estas, cxu oni ne aldonu kelkajn ekzemplojn kiel en Vikipedio:

// http://eo.wikipedia.org/wiki/Marmelado

 "Oni uzas por marmelado la fresajn, maturajn, sukerricajn fruktojn 
(ekzemple frago, frambo, rubuso, acida kaj dolca cerizo, vakcinio, abrikoto, 
persiko, piro, rozbero, pruno, pomo, ktp.) ."

Ankoraux alia demando estas, cxu ReVo ne informu pri la EK-nomenklaturo, kiu 
kompreneble ankaux efikas sur la esperanta semantiko:

" Dal 1982, per effetto di una direttiva comunitaria, solo prodotti ottenuti 
da agrumi possono essere venduti nell'Unione Europea con la denominazione di 
"marmellata", mentre tutte le altre preparazioni vanno chiamate confettura. 
" (kaj simile en aliaj lingvoj).

// http://it.wikipedia.org/wiki/Marmellata
// http://de.wikipedia.org/wiki/Marmelade

Cxe "konfitajxo" la ekzemplo-frazo ne multe helpas, precipe ne por distingi 
la vorto-kampon konfitajxo, marmelado, jxeleo, kompoto. Ankaux marmeladon 
oni storas en "brilaj vazoj"

La germana traduko ne estas "Marmelade", sed "Konfitüre" (!)

La fonto estas citita "... cxapitro 8a, p. 38a" anstataux  "... cxapitro 8, 
p. 38".

Ecx pli gxenas, ke mankas indiko de la jaro, dum la cxapitro-indiko neniel 
helpas kaj povas forfali. La ligilo cxe Turgenjev gvidas al "I. S. 
Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, Libroservo Federacio de 
laboristaj esperantistoj, Amsterdamo, [proks. 1938]", indiko kiu estas 
erariga, cxar la traduko estas jam de 1909, sensxangxe reeldonita en proks. 
1938, vd.

// 
http://aleph.onb.ac.at/F/1G6UXC8XPF55KQT9HKNR6VLT6X3EFNSD4MRE36DLAJ7V3YGSQB-02066?func=find-b&find_code=WRD&adjacent=N&request=Turgenjev&x=17&y=5

Devus do esti: "I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, 
1909, p. 38". Tiukaze oni tuj scius, ke temas pri centjar-agxa ekzemplo el 
la tradukita literaturo.

Sed: Cxu tiel oni hodiaux ankoraux diras? Cxu sur via matenmangxa tablo vere 
staras "vitra vazo kun konfitajxo / marmelado" aux cxu ne tamen "marmelada 
glaso" aux "ujo"? Por miaj oreloj "vitra vazo" sonas aux poezia aux eksmoda 
kaj ne spegulas la faktan lingvo-uzon en 2008. Sed ReVo ja volas esti 
aktuala vortaro, ne historia.

Bernhard

>>Cxu vi opinias, ke "konfitajxo" estas superflua kaj evitinda?
>
> Tute ne. Mi volis nur diri ke per aldono de ", shmirajxo kutime
> mangxata sur pano." c'e la vorto marmelado, c'iuj kompenus pli facile
> kio estas malmelado.
>
> Amike
>
> Renato

Rispondere a