Marcos:
> - Che la pasivecaj signifoj de aliaj pasivece uzataj adjektivoj
> ("suspekta", "fiksa", "duba", "kasha", "malkasha", "komplika",
> "ferma", "malferma", "falsa", "fusha", "implica", "konfuza",
> "abstrakta") ni skribos "lau kelkaj oni ne uzu "..." en chi tiu
> signifo, sed nur en la alia prezentata signifo"
Laux mi, tiuj cxi ekzemploj havas gravan malsamecon.
Dum, ekzemple, konfuza problemo konfuzas min kaj
fusxa laboro fusxas (la rezulton), "duba" konstato
(konstato, kiu esprimas dubon) ne estas sama
kiel konstato dubinda aux dubenda, aux pridubata.
El tiu vidpunkto, tia - laux mi natura - interpreto igas la
formojn "konfuza", "komplika" k.s. tute regulaj.
Verdire, mi ne komprenas kial oni almiksas ilin al la
klaso de vere hibridaj leksemoj, kiel "korekti/korekta".
Male, iuj formoj, notinde "veka" (en la senco "maldorma"),
"duba" (en la senco "dubinda"), "fiksa" (en la senco
"fiksita") tiom agacas min, ke, malgraux multaj jaroj (jam jardekoj!)
da peno iel pravigi ilian uzadon, mi dauxre havas fortan
lingvan konsternigxon, kiam mi renkontas ilin.
Mi dubas, ke tian percepton kauxzas influo de
miaj aliaj (fortaj, cxiutagaj) lingvoj, cxar iliaj modeloj
ne kongruas kun mia tiurilata lingva sento en Esperanto,
kaj ne kongruas inter si.
Amike,
-Alex
-----
Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com>
------------------------------------
retposhtaj adresoj:
por afishi mesaghon: [email protected]
por aboni: [EMAIL PROTECTED]
por malaboni: [EMAIL PROTECTED]
administranto: [EMAIL PROTECTED]
URL:
http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links
<*> To visit your group on the web, go to:
http://groups.yahoo.com/group/revuloj/
<*> Your email settings:
Individual Email | Traditional
<*> To change settings online go to:
http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join
(Yahoo! ID required)
<*> To change settings via email:
mailto:[EMAIL PROTECTED]
mailto:[EMAIL PROTECTED]
<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
[EMAIL PROTECTED]
<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
http://docs.yahoo.com/info/terms/