--- On Sat, 9/27/08, marcoscramer wrote:

> Renato kaj Sergio asertis, ke la uzo de "korekta" en la signifo de
> "senerara" ekzistas en Esperanto nur pro imitado al aliaj lingvoj
> kaj ne pro internaj kialoj.

> Tamen ankau la vorto "duba" estas derivita de verba radiko, kaj ne
> havas la signifon "rilata al dubado" au "dubanta".

Se oni uzas ĝin en la senco "dubinda", tiam tia "duba" estas
subkonscie derivita de la substantivo "dubo".

> Kaj en la kazo de "duba" ne ekzistas similaj ghermanaj kaj latinidaj
> vortoj.

a doubt = dubo => "duba" estus simila al "buŝo => buŝa"
to doubt = dubi
dubious = duba

> Almenau la angla, franca kaj hispana aldonas sufikson al la
> radiko por formi la vorton por "duba": "dubIOUS", "doutEUX",
> "dudOSO".

Kaj tia sufikso povas transformiĝi en esperantan -a:
maliciOUS, maliciEUX => malica.
Fakte tio povas esti adjektivigo de substantivo (malice);
sed tute simile pri DUB, kiu respondas al duobla verba/substantiva
"doubt", "doute" (je doute; pas de doute).

[...]

> En la Fundamento jam trovighas pasiveca uzo de "suspekta".  Zamenhof
> pasivece uzis aldone "duba", "falsa" kaj "korekta".

Ĉiuj tri estas hibridaj en la rusa.  Do, ankaŭ Z ne ĉiam konsciis
homonimecon de la radikoj.  Tamen tio ja estas malregulaĵo kompare kun
la granda plimulto de la regulaj adjektivigoj, kaj oni sufiĉe frue
konsciis tion kaj estiĝis malrekomendoj pri ilia uzo.

> "komplika" estis jam uzata en "1895", "fiksa" jam en "1907", "kasha"
> en 1920 kaj "fusha" en 1929. Nur la pasivecaj uzoj de "ferma" kaj
> "veka" limighas al la pli novaj verkoj en la Tekstaro.

Por pruvi, ke temas ne pri derivado sed pri duobla prunto sufiĉas
serĉi la verbon "komplikigi":
http://www.google.be/search?hl=eo&lr=lang_eo&q=komplikigi+OR+komplikigis+OR+komplikigas+OR+komplikigos+OR+komplikigus+OR+komplikigu+&retejo=+
donas 2130 trafojn por la simplaj formoj de tiu verbo.  Kvankam
imageblas ĝusta uzo de tia verbo por la iom ekzota senco "igi
kompliki", tamen tutcerte la granda plimulto estas misuzoj anstataŭ la
simpla "kompliki":
,----
| Laŭ mi , ni uzas tute senutilan literon ŭ , kiu nur sencele kaj
| senbezone KOMPLIKIGAS la lingvon
`----

> Do oni ne povas diri, ke estas fenomeno kiu venas de ekster la
> Esperanta sistemo.

Se iuj uzas "komplikigi" por la senco "kompliki" aŭ "vekigi" por la
senco "veki", tio atestas pri kunekzisto de adjektivradikaj KOMPLIK
kaj VEK apud la norme verbaj KOMPLIK kaj VEK.

[...]

> Sergio  demandas kial  sekve  "naska" ne  povas  signifi "viva".  La
> respondo estas  ke pasivecaj adjektivoj derivitaj  de verbaj radikoj
> eblas nur sub du kondichoj:

> 1. Oni  volas esprimi koncepton, kiu kvankam  similsignifa al pasiva
> participo, NE estas tute samsignifa al ghi.

> 2.  Por tiu  koncepto  ne  ekzistas alia  vorto  TUTE samsignifa  en
> Esperanto.

Oni havas tute precizajn vortojn "malfacila" kaj "malsimpla", kiuj
kovras la sencokampon de "komplikita" -- konsiderinde pli klare ol
"komplika".

"Suspektinda" estas multe pli klara ol "suspekta".
"Maldorma" estas pli ĝusta ol "veka", kiun por multaj esperantistoj
apenaŭ komprenus en la senco "awake".

> En la kazo de "naska" kun la signifo de "viva", ja plenumighas la
> unua kondicho ("viva" estas similsignifa, sed ne samsignifa al
> "naskita"), sed ne la dua kondicho, char jam ekzistas la vorto
> "viva" kun tiu signifo.

Tamen multaj esperantistoj misuzas "morta"n por la senco kiun la
Fundamento rekomendas esprimi per "malviva".  Ne tial ke ili estas tre
spritaj, sed simple ĉar ili senpripense imitas la samsonan formon
latinidan.

> Por la fakte uzataj pasivecaj adjektivoj tamen ne ekzistas tute
> samsignifaj alternativoj en Esperanto: Ekzemple "fiksa" havas
> similan signifon al "firma", sed ne saman.

Oni evitas unu kromsencon je la prezo de alia.  Laŭ la normala lingva
logiko "fiksa" devus signifi "fiksanta" ekz-e "la fiksa bolto" devus
esti "bolto kiu fiksas", plie ol "bolto kiu estas fiksita".  Simile
oni povus paroli pri "fiksa solvaĵo" en fotografo ktp.

En la okazo de "fiksa" ne temas pri plia precizo, temas pri la strebo
imiti la francan adjektivon "fixe":
"regard fixe" => "fiksa rigardo";
"idée fixe" => "fiksa ideo";
"prix fixe" => "fiksa prezo".
Banala Interlingvao.

> Ghi ankau ne samas al "fiksita" do plenumas ambau kriteriojn. Ankau
> "komplika" havas signifon similan al "malsimpla" kaj al
> "komplikita", sed ne tute samas al ili.

"Komplika" estas malpli preciza ol "malsimpla" aŭ "malfacila"; al tiuj
du sencoj ĝi aldonas la gramatike atendendan sencon aktivan
(komplikanta) kaj eble ankoraŭ la desubstantivan sencon
"komplikorilata", "komplikaĵa" (kiu aperas kiel komplikaĵo post
malsano) -- do, el ĉiuj eblaj vortoj ĝi estas la plej malpreciza kaj
konfuzanta.

[...]

> Sergio skribas:

>> fakte oni pruntas DU VORTOJN kiuj havas unu saman formon; > tiel ke
> "korekti" kaj "korekta" estas homonimoj, posedantaj > malsamajn
> radikojn.

> Mi malkonsentas. Chu vi asertus la samon pri "suspekta", "fiksa",
> "duba", "kasha", "komplika", "ferma", "falsa", "fusha", "veka" kaj
> "implica"?

Pri "suspekta" tiel estas en fr kaj en ru;
pri "fiksa" tiel estas en fr;
pri "duba" tiel estas en fr kaj en;
pri "veka" tiel estas en pluraj lingvoj ĝermanaj.

"Ferma" supozeble estas sekvo de sia malvorto:
en "to OPEN" -- "the door is OPEN".

Pri la aliaj mi havas similajn malpli rektajn klarigojn, kiujn tamen
mi nun ne povas prezenti (tio postulus pli da tempo, ol kiom nun mi
havas).

> Klare estas ke ekzistas por tiuj vortoj sistema ligo inter la verba
> kaj la adjektiva signifo.

Ĝuste tion mi kontestas.  Tio neniel klaras por mi.  Precipe monstra
estas la uzo de "veka" por la senco "maldorma", kiun normala rusia
esperantisto simple ne komprenus (por slavlingvano ĝi estas neniom pli
klara ol "naska" por la senco "viva").

> Ke la adjektiva signifo ne estas "rilata al tiu X-ado" au "X-anta",
> sed pli similas (sed ne samas) al "X-ata", ne signifas ke temas pri
> aparta radiko. Ghenerale, adjektivoj havas sufiche elastan signifon,
> kiun ne ebligas limigi al "rilata al ...".

Ju pli "elasta" des malpli facile komprenebla.  En la realo tiu
"elasto" signifas: "laŭ la speciala maniero de iu eŭropa lingvo".  Tiu
maniero povas esti "klara" por unuj (por la eŭropanoj) -- sed tute
enigma por la homoj el alia kultura rondo.

[...]

> Sergio skribas:

>> Poste venas gramatikisto kiu ne konscias cxi tiun homonimecon,
>> kaj komencas diri stultajxojn pri "la mirinda elasteco de la
>> esperanta vortofarado" -- kio ebligas prezenti ajnan
>> malkoherajxon kiel pruvon de tia "elasteco".

> Nu, povas ekzisti konkurantaj teorioj pri iu lingvo, kaj vi rajta
> nomi la ideojn de Bertilo Wennergren kaj de mi stultajhoj. Sed tamen
> ili ne estas malkoheraj. PMEG estas mirinde kohera (certe pli kohera
> ol PAG), kaj mi esperas, ke vi povas vidi almenau iom da kohereco en
> miaj chi-supraj argumentoj.

Se ĝi estas kohera, kial oni ne uzu "naska" por la senco "viva"?
Via teorio funkcias por iuj elektitaj radikoj, kiuj tro ofte paŭsas la
apartaĵojn de fremdaj lingvoj -- kaj ne estas aplikeblaj kiel regulo
bazita sur materialo propre esperanta.

Fakte, tiu "teorio" estas simpla kapitulaco: anstataŭ difini la sencon
de adjektivigo ĝi deklaras: "iu ajn iel rilata -- konforme al la
tradicio".  Sammaniere mi povus resumi la anglajn legoregulojn:
"Ĉiun literkombinon oni legu iel ajn laŭ la tradicio pri kiu oni
konsultu la vortaron".  Tre simpla kaj tre ĝusta regulo. 

> Shajnas ke via teorio postulas, ke chiuj chi pasivecaj adjektivoj
> estas malghustaj, kaj ke eraras Zamenhof kaj multaj aliaj bonaj
> verkistoj, kaj ke malghustas ech unu frazo en la Fundamento. Nu,
> almenau la teorio estas kohera en si mem, ech se ghi ne korespondas
> al iu realo...

Mia regulo pri la angla legmaniero estas egale kohera kaj utila.

> Chiuokaze, necesas ke ReVo traktu chiujn tiujn pasivecajn
> adjektivojn same. Nuntempe ghi ne faras tion, char "korekta" aperas
> kun la noto "evitinda" kaj la aliaj ne. Ne shajnas, ke estos
> konsento kontraui Zamenhofan uzon kaj PMEG-an teorion kaj marki
> chiujn el ili evitindaj (marki la Fundamentan "suspekta" evitinda
> ech kauzus kompletan ridindigon de ReVo). Do la sola maniero trovi
> unuecan traktadon estas nur mencii ke lau kelkaj ghi estas evitinda.

Estas sufiĉe multe da fundamentaĵoj kiujn oni rigardas evitindaj.
Ekz-e mi opinias evitinda diri "finiĝo" (gramatika) anstataŭ "finaĵo".
Simile "suspekta" -- "suspektinda" aŭ resp. "suspektema" estas
tutcerte pli klaraj kaj preferindaj.

[...]

-- 
Sergio



      

Rispondere a