Renato kaj Sergio asertis, ke la uzo de "korekta" en la signifo de
"senerara" ekzistas en Esperanto nur pro imitado al aliaj lingvoj kaj
ne pro internaj kialoj.

Tamen ankau la vorto "duba" estas derivita de verba radiko, kaj ne
havas la signifon "rilata al dubado" au "dubanta". Kaj en la kazo de
"duba" ne ekzistas similaj  ghermanaj kaj latinidaj vortoj.  Almenau
la angla, franca kaj hispana aldonas sufikson al la radiko por formi
la vorton por "duba": "dubIOUS", "doutEUX", "dudOSO". Ankau la
germana, kiu havas alian radikon por "dub-" ("zweifel") aldonas
sufikson: "zweifelHAFT". 

Do la aserton de Renato kaj Sergio pri "korekta" ne eblas apliki al la
vorto "duba". Do chi-kaze vere estas vorto kreita pro la interna
vortfarado de Esperanto. Tio sugestas, ke en Esperanto devas ekzisti
principo, lau kiu adjektivo derivita de transitiv-verba radiko povas
signi econ, kiun kutime havas objekto de tiu verbo. Kaj se ekzistas
tia principo en Esperanto, oni ne plu povas diri, ke "korekta"
ekzistas NUR pro la alilingva influo.

Chiuokaze, ni vershajne ne alvenos al interkonsento pri la temo. Pri
kio tamen ja necesas interkonsento estas la demando, chu ReVo
registras la realon au chu ghi preskribas iun idealon. La principoj,
kiujn Jheromo citis el la manlibro, klare indikas ke ReVo unuavice
registras la realon. Oni rajtas aldoni rekomendojn, "sed ne pri
ideala, do ne reala, estonta lingvo".

Jen kelkaj faktoj: En la Tekstaro de Esperanto, kiu nur konsistas el
redaktitaj verkoj de respektataj autoroj (kaj do preskau tute ne
enhavas klarajn erarojn kiel malghustajn akuzativojn ktp) estas sume
513 uzoj de la adjektivoj "suspekta", "fiksa", "duba", "kasha",
"komplika", "ferma", "falsa", "fusha", "veka" kaj "korekta", preskau
chiuj kun la kritikataj signifoj (do signifoj iel similaj, kvankam
malsamaj, al pasivaj participoj). 

En la Fundamento jam trovighas pasiveca uzo de "suspekta". Zamenhof
pasivece uzis aldone "duba", "falsa" kaj "korekta". "komplika" estis
jam uzata en "1895", "fiksa" jam en "1907", "kasha" en 1920 kaj
"fusha" en 1929. Nur la pasivecaj uzoj de "ferma" kaj "veka" limighas
al la pli novaj verkoj en la Tekstaro. 

Do oni ne povas diri, ke estas fenomeno kiu venas de ekster la
Esperanta sistemo.

Do maksimume ni povas mencii, ke kelkaj kontrauas pasivecan uzon de
tiuj adjektivoj. Kaj mi jam konsentis, ke ni tion menciu.

Sergio demandas kial sekve "naska" ne povas signifi "viva". La
respondo estas ke pasivecaj adjektivoj derivitaj de verbaj radikoj
eblas nur sub du kondichoj: 
1. Oni volas esprimi koncepton, kiu kvankam similsignifa al pasiva
participo, NE estas tute samsignifa al ghi.
2. Por tiu koncepto ne ekzistas alia vorto TUTE samsignifa en Esperanto.

En la kazo de "naska" kun la signifo de "viva", ja plenumighas la unua
kondicho ("viva" estas similsignifa, sed ne samsignifa al "naskita"),
sed ne la dua kondicho, char jam ekzistas la vorto "viva" kun tiu
signifo. 

Por la fakte uzataj pasivecaj adjektivoj tamen ne ekzistas tute
samsignifaj alternativoj en Esperanto: Ekzemple "fiksa" havas similan
signifon al "firma", sed ne saman. Ghi ankau ne samas al "fiksita" do
plenumas ambau kriteriojn. Ankau "komplika" havas signifon similan al
"malsimpla" kaj al "komplikita", sed ne tute samas al ili.

Vershajne la kialo, pro kiu "korekta" chiam estis kritikata pli ol la
aliaj adjektivoj de chi tiu grupo estas, ke por multaj ghi tute
samsignifas al "senerara". Sed almenau la difino en ReVo sugestas ke
ghi signifas "senerara kaj sendifekta", do tamen ne tute samsignifas
al "senerara".

La du chi-supre menciitaj kriterioj referencas nur al la interna
funkciado de Esperanto kaj ne dependas de aliaj lingvoj. 

Sergio skribas:

> fakte oni pruntas DU VORTOJN kiuj havas unu saman formon;
> tiel ke "korekti" kaj "korekta" estas homonimoj, posedantaj 
> malsamajn radikojn.

Mi malkonsentas. Chu vi asertus la samon pri "suspekta", "fiksa",
"duba", "kasha", "komplika", "ferma", "falsa", "fusha", "veka" kaj
"implica"?

Klare estas ke ekzistas por tiuj vortoj sistema ligo inter la verba
kaj la adjektiva signifo. Ke la adjektiva signifo ne estas "rilata al
tiu X-ado" au "X-anta", sed pli similas (sed ne samas) al "X-ata", ne
signifas ke temas pri aparta radiko. Ghenerale, adjektivoj havas
sufiche elastan signifon, kiun ne ebligas limigi al "rilata al ...".
PMEG donas jenajn ekzemplojn por "regha":

* regha konduto = “konduto en maniero karakteriza por regho, konduto
kun la ecoj de regho”
* regha persono = “persono kiu estas regho, persono de regha familio” k.s.
* regha palaco = “palaco kiu apartenas al regho”

En neniuj de tiuj kazoj temas pri alia radiko ol en la vorto "regho",
kvankam "regha" ja havas diversajn signifojn en la diversaj ekzemploj.

Sergio skribas:

> Poste venas gramatikisto kiu ne konscias cxi tiun homonimecon,
> kaj komencas diri stultajxojn pri "la mirinda elasteco de la 
> esperanta vortofarado" -- kio ebligas prezenti ajnan
> malkoherajxon kiel pruvon de tia "elasteco".

Nu, povas ekzisti konkurantaj teorioj pri iu lingvo, kaj vi rajta nomi
la ideojn de Bertilo Wennergren kaj de mi stultajhoj. Sed tamen ili ne
estas malkoheraj. PMEG estas mirinde kohera (certe pli kohera ol PAG),
kaj mi esperas, ke vi povas vidi almenau iom da kohereco en miaj
chi-supraj argumentoj. 

Shajnas ke via teorio postulas, ke chiuj chi pasivecaj adjektivoj
estas malghustaj, kaj ke eraras Zamenhof kaj multaj aliaj bonaj
verkistoj, kaj ke malghustas ech unu frazo en la Fundamento. Nu,
almenau la teorio estas kohera en si mem, ech se ghi ne korespondas al
iu realo...


Chiuokaze, necesas ke ReVo traktu chiujn tiujn pasivecajn adjektivojn
same. Nuntempe ghi ne faras tion, char "korekta" aperas kun la noto
"evitinda" kaj la aliaj ne. Ne shajnas, ke estos konsento kontraui
Zamenhofan uzon kaj PMEG-an teorion kaj marki chiujn el ili evitindaj
(marki la Fundamentan "suspekta" evitinda ech kauzus kompletan
ridindigon de ReVo). Do la sola maniero trovi unuecan traktadon estas
nur mencii ke lau kelkaj ghi estas evitinda. 

(Mi povus akcepti, se che "korekta" kaj "veka" oni skribus "lau
multaj" anstatau "lau kelkaj", char tiuj du estas efektive la plej
ofte kritikitaj el tiuj pasivecaj adjektivoj; tio apenau makulas la
unuecan traktadon, kaj ja registrus iun mezureblan fakton.)

Marcos


------------------------------------

retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [email protected]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> Your email settings:
    Individual Email | Traditional

<*> To change settings online go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join
    (Yahoo! ID required)

<*> To change settings via email:
    mailto:[EMAIL PROTECTED] 
    mailto:[EMAIL PROTECTED]

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/

Rispondere a