Je 9/26/08, jvachey2008: [...]
> jes, "korekta" klare venas el pluraj okcidenteuxropaj lingvoj kun > sia formo kaj kun sia duopa signifo. Ankaux la orienteuxropaj lingvoj pruntis ambaux vortojn; sed probable ne la aziaj lingvoj. > mi plu atendas demonstron, ke tio estas iel malbona en la funkciado > de la lingvo. La malbonajxo konsistas en tio, ke tia duobla prunto korodas la derivadan sistemon de Esperanto. Anglalingve ni havas "to correct an error" kaj "the correct answer"; tio funkcias en la angla. Poste oni SENDEPENDE KAJ DISE pruntas "correct" en ambaux signifoj; fakte oni pruntas DU VORTOJN kiuj havas unu saman formon; tiel ke "korekti" kaj "korekta" estas homonimoj, posedantaj malsamajn radikojn. Simile, Z pruntas latinan radikon MORT por la verbo "morti"; kaj sendepende, latinidlingvaj komencantoj kiuj scias, ke Esperanto estas la franca lingvo kun la finajxoj -o, -a, -i adaptas sian adjektivon _mort_ (malviva: nature morte, les feuilles mortes etc) donante al gxi la formon "morta" (kio, laux la normala sistemo de Esperanto, ja signifas "mortel"). Poste venas gramatikisto kiu ne konscias cxi tiun homonimecon, kaj komencas diri stultajxojn pri "la mirinda elasteco de la esperanta vortofarado" -- kio ebligas prezenti ajnan malkoherajxon kiel pruvon de tia "elasteco". La problemo tamen konsistas en tio, ke tiu "mirinda elasteco" ial funkcias nur en la okazoj, kiam la nacilingvoj prezentas konfuzon: se "morta" povas signifi "malviva", kial simetrie "naska" ne signifas "viva"? Fakte, tia procedo postulas, ke oni duobligu la vortofaran sistemon de Esperanto: krom la normalan sistemon uzatan por la 99% da vortoj oni kontrabandas ian anglecan sistemon por la restanta 1% (kaj lauxdas gxin kiel "mirinde elastan"); tamen la problemo restas, ke por kompreni, kiu sistemo validu por tiu aux alia vorto, necesas esti en la kadro de la ekstera sistemo de la euxropaj lingvoj. Do, la aplikon de tiaj kromreguloj regas eksteresperanta, fremda tradicio. > post la eventuala demonstro mi same konkludos, ke "korekta" havas en > la reala lingvo duopan sencon kaj ke iuj malrekomendas la duan > sencon, kiel mi proponis ke ni skribu en revo. Evidente: cxu "korekta signo" estas "correction mark" aux "a correct sign"? Cxu "morta malamiko" estas "ennemi mort" aux "mortel ennemi"? Ktp ktp. -- Sergio
