Renato skribis:

> Nu, tamen, en la tri okazoj la signifo estas "de la regho".

Ne. "regha persono" ne estas "persono de la regho", sed "persono kiu
estas regho". "regha konduto" ne estas "konduto de la regho", sed
"konduto tia kiel konduto de regho" (tio estas sufiche fgrava
diferenco; iu, kiu ne estas regho, povas havi reghan konduton, sed tiu
regho konduto ne estas konduto de regho).

Intertempe mi eltrovis, ke ankau PAG subtenas la eblecon de pasivecaj
adjektivoj.

Aldone mi iomete esploris pri la propra praktika uzo de tiuj, kiuj chi
tie neas la eblecon de pasivecaj adjektivoj. Renato mem uzis "fiksa"
kaj "komplika" (en siaj artikoloj "La malbona lingvo: seksismo kaj
aliaj ismoj en la okcidenta dialekto de Esperanto" kaj "La motivaro de
la projekto Lingvolanchilo" respektive), kaj Sergio uzis "implica" kaj
"komplika" en sia Komputada Leksikono. Tiujn mi trovis sufiche rapide,
kaj vershajne pli ampleksa trasercho de iliaj verkoj montrus, ke ili
uzas ankorau aliajn pasivecajn adjektivojn.

Lau mi oni ghenerale devas rilati skeptike al prilingva teorio, kiun
ghiaj proponantoj mem ne sukcesas sekvi...

Kaj mi trovis ankorau alian ekzemplon de pasiveca adjektivo ne
devenanta de la europaj lingvoj (ech pli klara kazo ol "duba"): Temas
pri la vorto "komplika". En la europaj lingvoj chiam estas
pasivparticipa finajho en ghi: angle "complicatED", germane
"komplizierT", itale "complicATo", hispane "complicADo", france
"compliquÉ". La fakto, ke en Esperanto eblas "komplika" sen participa
finajho montras ke pasivecaj adjektivoj ne estas nur imitajhoj de
naci-lingvaj vortoj.

Mi esperas ke chio chi jam konvinkas sufiche por konkludi, ke ni ne
povas marki chiujn pasivecajn adjektivojn per la signo "(evitinda)".
Chu la jena kompromisa solvo estas sufiche akceptebla por chiuj?

- Che la pasivecaj signifoj de "korekta" kaj "veka" ni skribos "lau
multaj oni ne uzu "korekta/veka" en chi tiu signifo, sed nur en la
alia prezentata signifo".
- Che la pasivecaj signifoj de aliaj pasivece uzataj adjektivoj
("suspekta", "fiksa", "duba", "kasha", "malkasha", "komplika",
"ferma", "malferma", "falsa", "fusha", "implica", "konfuza",
"abstrakta") ni skribos "lau kelkaj oni ne uzu "..." en chi tiu
signifo, sed nur en la alia prezentata signifo"

Amike,

Marcos


------------------------------------

retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [email protected]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> Your email settings:
    Individual Email | Traditional

<*> To change settings online go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join
    (Yahoo! ID required)

<*> To change settings via email:
    mailto:[EMAIL PROTECTED] 
    mailto:[EMAIL PROTECTED]

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/

Rispondere a