Je 11/20/08, Renato: > Sergio:
>> gxi estas fundamenta. > Jes. Sed legante la Universalan Vortaron mi ne vere komprenas pri kio temas: > état | condition | Etat | > (mi ne povas skribi la rusan, sed gxi ŝajnas al mi "ŝtat) | etat En ĉi tiu serio la tradukoj de-ru-pl estas proksimsencaj kaj koncernas la aron da postenoj; ekz-e la pola difino estas etat: stanowisko służbowe przewidziane w stałym zestawie funkcji i w budżecie instytucji. etatowy: pracujący na etacie, pobierający stałą pensję, objęty budżetem; stały. dum la franca entenas tiun sencon unu el malĉefaj kromsignifoj, kaj la angla estas tute misa (sevus esti "staff"). Sendube Z celis la sencon ru-pl-de. La tipa ekzemplo estas en LOdE: Ĉi tiu decido respegulas la kreskantan pragmatismon en Ĉinio — iom-post-ioma malgraviĝo de la ideologiaj motivoj kaj prioritatiĝo de la faktoroj ekonomiaj jam antaŭ kelkaj jaroj faris anakronisma la vivtenadon de la revuo kun kelkdek-persona ETATO kaj reduktiĝanta abonantaro. > kaj mia versio de PIV donas al ĝi tre vastan signifon, "oficiala > tabelo", pri elspezoj, personaro, ktp. Oni povas diskuti, ĉu tia sencovastigo estas dezirinda kaj bona -- sed mi opinias ĝin maloportna kaj malutila: ĉar tio reduktas utilan nocion al balasta sinonimp de "inventaro". -- Sergio
