Sergio Pokrovskij wrote:
> >> Cxie, kie mi laboris en Usono, oni nomas etatan laboriston
> >> "full-time employee" (plentempa dungito). Ekzistas kutima
> >> mallongigo "FTE", ankaux kiel mezurunuo por la kvanto de etata
> >> laboro.
>
> >> Provizoran dungiton oni kutime nomas "contractor" (kontraktulo).
>
> Tiam uzon mi vidis en Sun Microsystems; sed ne en Intel kie mi nun
> laboras.
>
> >> La fakto, ke ankaux kontraktuloj laboras kutime plen-tempe,
> >> evidente ne estas suficxe gxena por malebligi tian terminan
> >> distingon.
>
> > Ankaux estas la konfuzo ke etata laboristo (ne kontraktulo) povus
> > labori duontempe anstataux plentempe, ekzemple. :)
>
> Eĉ pli malbone: mi nun okupas etatan postenon ("pozicion") -- sed mi
> okupas ĝin laŭ kontrakto! Tial ne nur FTE ne esprimas etatecon, sed
> ankaŭ "kontraktulo" ne taŭgas por esprimi eksteretatan dungitecon.
> Ambaŭ terminoj estas maltrafaj.
Laux mia kompreno, "contractor" estas impost-legxa kategorio. Impostoj
ne estas tiritaj el la pago de la dunganto al la "contractor". La
"contractor" do devas mem arangxi pagon de impostoj. Sed por "employee",
impostoj estas tiritaj rekte el la pago. (Kaj aparte de tiuj impostoj
pagitaj de la "employee", la dunganto mem pagas aliajn impostojn por
cxiu "employee", sed ne por "contractor".)
Tipe, "contractor" laboras por difinita tempo aux gxis atingo de
difinita celo kaj ricevas pagon ne el la porsalajra bugxeto sed el iu
alia bugxeto.
Kaj ofte, "contractor" estas alia kompanio. La laborantoj laboras cxe
Kompanio A, Kompanio A pagas Kompanio B, kaj Kompanio B pagas la
laborantoj kiel oni normale pagas "employees".