2008/11/26 Alexander Shlafer <[EMAIL PROTECTED]>:
> Sergio Pokrovskij:
>
>> En mia usona firmao estas grava distingo inter la etatanoj ("blue
>> badges", staff members) kaj provizoraj "interns".  En aliaj firmaoj
>> tio estas alie esprimata.  Mankas unueca vorto -- sed la nocio
>> ekzistas en ĉiu laborloko Sovetia, Rusia aŭ Usona kie mi laboris.  La
>> rusa lingvo havas tion lingve normigita.  Usone ĉiu firmao elpensas
>> sian manieron nomi tion.
>
> Cxie, kie mi laboris en Usono, oni nomas etatan laboriston
> "full-time employee" (plentempa dungito).  Ekzistas kutima
> mallongigo "FTE", ankaux kiel mezurunuo por la kvanto
> de etata laboro.
>
> Provizoran dungiton oni kutime nomas "contractor"
> (kontraktulo).
>
> La fakto, ke ankaux kontraktuloj laboras kutime
> plen-tempe, evidente ne estas suficxe gxena
> por malebligi tian terminan distingon.

Ankaux estas la konfuzo ke etata laboristo (ne kontraktulo) povus
labori duontempe anstataux plentempe, ekzemple. :)

amike
russ

Rispondere a