Wieland Pusch skribis: > Mi ankoraux ne vidas, ke internacia sistemo ne eblas. > En internacia sistemo o kaj ö estas aux samaj aux diversaj literoj. > Gxis nun mi havis la impreson, ke germanoj kaj svedoj povas vivi kun > anbaux eblecoj. Kaj estas pli bone trovi iom tro ol iom maltro.
Nu, Svedoj kredeble povas vivi kun la Germana sistemo, sed la unua reago de Svedo estas, ke al li au shi ech ne venas en la kapon serchi vorton kun "ö" inter la vortoj kun "o". Se oni ekzemple prezentas indekson lau la Svedaj vortoj, Svedo serchas vorton, kiu komencighas per "ö" en la fino, kaj se tie ghi ne trovighas, li au shi tuj supozas, ke ghi mankas. Serchi ghin che la vortoj komencighantaj per "o" apenau venas en la kapon de Svedo. Mi ankorau havas problemojn, kiam mi serchas Germanajn vortojn en Germana vortaro. Mi devas ankorau chiam denove memorigi al mi, ke en la Germana lingvo "ö" estas speco de "o". Sed chiuokaze, se ne eblas aranghi ion lau la Svedaj reguloj por Svedaj vortoj, certe pli bonas sekvi la Germanan sistemon ol fari nenion ajn. Kaj la argumento pri neeblo tajpi la literon "ö", se oni ne havas Svedan klavaron, estas tre forta, kiam temas pri ReVo. -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
