Kara Bertilo,

por germanoj estas tute normale, ke o kaj ö estas diversaj literoj kaj
ili same surpresigxas kiel svedoj.
Sed se usonano sercxas la germanan vorton Ödem, li sercxas cxe Odem
jam pro tio, ke malfacilas tajpi. Mi ne konas la korean klavaron, sed
mi supozas, ke gxi ankaux ne havas ö.

Eble por franco estas surprizo, ke li trovas ébène kvankam li sercxis
tute alian vorton (ebene).

La programo de la sercxo kapablas trakti la literojn alimaniere, sed
tio nun estas konkludo de antauxa diskuto.
Ni diskutis cxi tie, ke la sercxo estu simpla, do sen elekto de
lingvo. Pro tio la reguloj de la sercxo samas por cxiuj lingvoj.
Sed oni povas sxangxi tiel, ke ö kaj o estas diversaj literoj. Sed
tiam ankaux ä kaj a same kiel ü kaj u, cxu ne?

Se mi sercxas francajn pagxojn kun guglo kaj sercxas "ebene" mi ankaux
trovas http://fr.wikipedia.org/wiki/%C3%89b%C3%A8ne

Denove, mi povas sxangxi, sed temas pri sxangxo por cxiuj lingvoj.
Mi ne uzas "programitan normon" kiel proponis Joop.

Tuesday, December 9, 2008, 9:38:09 AM, Bertilo/vi skribis:
>> Se vi nun sercxas "odem" vi trovas "Ödem" (publika) kaj en
>> la sercxo kaj en la germana indekso.
>> Por germanoj tio ne estas nepra, sed ReVo estas internacia.
>> Se vi sercxas "ebene" vi trovas "ébène" (sercxo kaj franca indekso).

BW> Tia konduto estas tute surpriza kaj tre ghena, se temas pri
BW> la Sveda lingvo. Dum por Germano estas memkompreneble, ke
BW> "o" kaj "ö" estu traktataj kiel la sama litero, estas por
BW> Svedo absolute memkompreneble, ke tiuj du literoj nepre
BW> estu rigardataj kaj traktataj kiel tute apartaj kaj malsamaj
BW> literoj sen ajna rilato inter si.

BW> Internacia sistemo do tute ne eblas.

-- 
amike
 Wieland                            mailto:[EMAIL PROTECTED]


                
___________________________________________________________ 
Telefonate ohne weitere Kosten vom PC zum PC: http://messenger.yahoo.de

Rispondere a