Wieland Pusch skribis:

> Se vi nun sercxas "odem" vi trovas "Ödem" (publika) kaj en
> la sercxo kaj en la germana indekso.
> Por germanoj tio ne estas nepra, sed ReVo estas internacia.
> Se vi sercxas "ebene" vi trovas "ébène" (sercxo kaj franca indekso).

Tia konduto estas tute surpriza kaj tre ghena, se temas pri
la Sveda lingvo. Dum por Germano estas memkompreneble, ke
"o" kaj "ö" estu traktataj kiel la sama litero, estas por
Svedo absolute memkompreneble, ke tiuj du literoj nepre
estu rigardataj kaj traktataj kiel tute apartaj kaj malsamaj
literoj sen ajna rilato inter si.

Internacia sistemo do tute ne eblas.

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a