--- On Tue, 12/9/08, Wieland Pusch wrote:

> Tuesday, December 9, 2008, 10:28:58 AM, Sergio/vi skribis:
>>> Internacia sistemo do tute ne eblas.
SP>> Prave.

> Mi ankoraux ne vidas, ke internacia sistemo ne eblas.

Evidente temas pri malsama interpreto de la vorto "internacia".
Mi celis: "kiu estas universala kaj konforma al ĉiuj lingvoj".
Ekz-e "sporto" estas vorto "internacia" -- ĝi estas same interpretata
en granda plimulto da lingvoj.

> En internacia sistemo o kaj ö estas aux samaj aux diversaj literoj.

Hm, ĉu vi parolas pri unu "internacia sistemo" aŭ du "internaciaj
sistemoj"?

Por mi ne evidentas, ke tio estas unu "internacia" sistemo.  Mi povas
akcepti ke ĝi havas avantaĝojn -- sed inter la lingvoj kiujn mi konas,
ĝi validas por malplimulto.  Eble pli ĝuste estus nomi ĝin "malnacia"
aŭ "fremda" (ĉar oni supozeble aplikus ĝin al skriboj fremdaj).

> Gxis nun mi havis la impreson, ke germanoj kaj svedoj povas vivi kun
> anbaux eblecoj. Kaj estas pli bone trovi iom tro ol iom maltro.

Ĉu vi parolas pri serĉo?  Nu jes, mi konsentas.

> Due ni distingu sercxo kaj indeksoj.

> En sercxo mi normale ne konas la lingvon, do devas esti internacia
> sercxo. En indeksoj mi jes konas la lingvon, do povas ordigi laux
> lingvo.

Ĉi tiun rezonadon mi ne komprenas.  Ankaŭ sciante la rusan lingvon mi
preferas dumtajpan serĉon ol rulumadon de indekso.  Kaj se mi serĉas
turkan vorton, mi malvolas ricevi sambazajn vortojn alilingvajn.

Ŝajnas al mi, ke inter ni ne estas grava malkonsento pri la dezirinda
formo -- temas percipe pri la vortoj kaj manieroj karakterizi tiun
celatan realon.

-- 
Sergio





      

Rispondere a