2008/12/9 Bertilo Wennergren <[EMAIL PROTECTED]>: > Wieland Pusch skribis:
>> Se vi nun sercxas "odem" vi trovas "Ödem" (publika) kaj en >> la sercxo kaj en la germana indekso. >> Por germanoj tio ne estas nepra, sed ReVo estas internacia. >> Se vi sercxas "ebene" vi trovas "ébène" (sercxo kaj franca indekso). > Tia konduto estas tute surpriza kaj tre ghena, se temas pri la Sveda > lingvo. Dum por Germano estas memkompreneble, ke "o" kaj "ö" estu > traktataj kiel la sama litero, estas por Svedo absolute > memkompreneble, ke tiuj du literoj nepre estu rigardataj kaj > traktataj kiel tute apartaj kaj malsamaj literoj sen ajna rilato > inter si. > Internacia sistemo do tute ne eblas. Prave. Tamen el tio, laŭplaĉe, eblas tiri du kontraŭajn konkludojn: 1. Internacia sistemo ne eblas -- sekve, por ĉiu lingvo oni provizu propran ordigon (fakte, la lokaĵaroj devas doni rimedon). 2. Tutegale oni perfortos naciajn tradiciojn -- sekve oni ne zorgu pri ili. En miaj vortaroj mi sekvis ambaŭ manierojn. Pri la rusa alfabeto mi ne bozonis zorgi: pri ĝi ĉio ordas en la komutilaĵoj kiujn mi uzas. Sed ne tiel pri Esperanto. Tial en Vindoza poŝkomputilo mi uzis por Esperanto indekson kun ĉapelblinda ordigo kian disponigas la operaciumo. Rezultis jeno: ,---- | sangavida [sang·avid·a] кровожадный | | ŝanĝbileto [ŝanĝ·bilet·o] транзитный билет | | ŝanĝbrili [ŝanĝ·bril·i] vn переливаться, отливать (о блеске) | | ŝanĝebla [ŝanĝ·ebl·a] изменимый | | sangelfluo [sang·el·flu·o] мед. кровотечение, кровоизлияние, геморрагия | | sangi vn | 1. кровоточить, истекать кровью | 2. перен. болеть: | • mia koro sangas моё сердце болит | | ŝanĝi (*) vt менять*, изменить, сменить | • ŝanĝi sian opinion изменить своё мнение | • ŝanĝi monon разменять деньги | • ŝanĝi la trajnon пересесть на другой поезд | | ŝanĝiĝema [ŝanĝ·iĝ·em·a] изменчивый, непостоянный | | ŝanĝiĝi [ŝanĝ·iĝ·i] меняться, измениться | | sangisorbo => sangvisorbo `---- Fakte, tio estas la Fundamenta sistemo de UV :) Iom nekutime, kaj tute malkonforme al la nuna kutimo de Esperantujo -- sed jes ja oportune por la situacioj kiam oni malhavas esperantan klavaron: por trovi "ŝanĝi" oni tajpu "sangi" -- kaj se necesas, rulumu la ekranon ĝis la apuda "ŝanĝi". Kompreneble, se oni ja povas enigi la ĉapelhavan vorton (ekz-e per alklako sur vorto en ekzemplo), oni trafos rekte en la koncernan artikolon. Alia evidenta solvo estas uzi la iksojn -- ankaŭ ĝin mi praktikas. Sed ĝi ne estas uzebla pri la turka aŭ pola. -- Sergio
