2009/2/22 f_sophia <[email protected]>: > Saluton, > > Verkante, mi devis traduki "kiloton". > En la vortaro de Minnaja, mi trovis "kilotono"-n. Tamen mi havas dubojn, cxar > "kiloton" estas energia mezurunuo (en fiziko, astronomio, sismologio) kiu > samvaloras la eneregion de 1000 (kilo) TUNOJ (la angla "ton") da TNT > (trinitrotolueno). > Fine... cxu kilotono cxu kilotuno?
Logiko kaj lingva konsekvenco certe sxajnas subteni "kilotuno", cxu ne? En reala uzo: sercxante kilotono/j/n kaj kilotuno/j/n per google, mi trovas nur tri fojojn "kilotono" kaj cxirkaux 150 fojojn "kilotuno" Do kaj logiko kaj praktiko sxajnas subteni "kilotuno"... amike, russ
