Bertilo:
>"Kilotono" ja tute ne eblas, ĉar "tono" neniel estas
>mezurunuo.

Hm, neniu postulas, ke "kilotono" estu analizebla kunmetajxo (cetere ecx 
"kilogramo" ne estas kunmetajxo por mi). La ununura firma pravigo por 
"kilotuno" kontraux "kilotono" estus, se oni uzus "tuno" en la koncerna 
signifo (energio, produktata per eksplodo de unu tuno da TNT), kio miascie 
ne okazas. Entute temas pri tiuj kriplaj ekstersistemaj mezununuoj sxatataj 
en iuj landoj (vd la ekz-e usonajn tunojn, "longan" kaj "mallongan"). Mi 
konsilus al persono devanta gxin traduki uzi gxustan ekvivalenton en 
terajxuloj ( unu "kilotonne" ~ 4,6TJ).

Kore,

Marc

Rispondere a