Cxe "konfronti", ekzemplofrazo konfrontigxas kun la difino.
Se "konfronti", laux la difino, signifas "kunvenigi plurajn partiojn por 
aŭskulti kaj kompari iliajn atestaĵojn aŭ argumentojn", tiam la 
ekzemplofrazo "Jia Rong sendis konfrontanton al la tribunalo" devas signifi: 
"Jia Rong sendis al la tribunalo kunveniganton de pluraj partioj..", cxu ne? 
Dum, supozeble, Jia Rong sendis iun kiu poste estis auxskultita fare de la 
konfrontanto.

amike
Istvan Ertl

Rispondere a