--- On Tue, 5/12/09, Renato Corsetti wrote:

> Mi konsentas kun Sergio.

> Pri la mencio de "personulo" en Minnaja oni devas scii, ke en la
> itala "personalita'" havas du signifojn.

Simile en la franca.

> Unu estas "personeco" en la mens-scienca senco:
> lia personeco estas malsimpla, ĉar li estas samtempe bona kaj
> malbona.

Ĉi tiu senco enestas ankaŭ en la rusa.  Kaj PIV2 ĝin registras.

> Unu estas "grava homo": Mussolini estas unu el la politikaj
> "personalita'" de la pasinta jarcento.

Ĉi tiu senco ne ekzistas en la rusa.  Fakte, ĝi estus misgvida por
ruslingvano.  Ĉar oni ja povas uzi "personeco"n sinekdoĥe, kiel oni
povas uzi "granda koro" aŭ "malica lango" por paroli pri homoj kiuj
posedas tiojn.

Tial oni jes povas diri ruslingve "li estis granda personeco", samkiel
oni povus diri "li estis granda karaktero"; SED -- male ol en la
franca aŭ (supozeble) ol en la itala, tio NENION diras pri "lia"
moŝteco; oni povas esti tute nekonata privata persono -- kaj tamen
posedi "grandan personecon".  Kaj tute male, oni volonte mencias ke iu
moŝtulo estis tute senkaraktera "ĉifono" (rusa dirmaniero por indiki
mankon de karaktero), malhavanta evoluintan personecon.

> Pro tio Minnaja faras la distingon inter personeco kaj personulo,
> sed "personulo" estas menciata nur duavice post "eminentulo". Mi
> kredas, ke ankaŭ "grava homo", "grava persono" redonas la ideon.

Mi opinias nepre evitinda uzi "personeco"n por la senco "moŝtulo".
Eĉ PIV2 tion ne faras.

-- 
Sergio






      

Rispondere a