Mi konsentas kun Sergio. Pri la mencio de "personulo" en Minnaja oni devas scii, ke en la itala "personalita'" havas du signifojn.
Unu estas "personeco" en la mens-scienca senco: lia personeco estas malsimpla, ĉar li estas samtempe bona kaj malbona. Unu estas "grava homo": Mussolini estas unu el la politikaj "personalita'" de la pasinta jarcento. Pro tio Minnaja faras la distingon inter personeco kaj personulo, sed "personulo" estas menciata nur duavice post "eminentulo". Mi kredas, ke ankaŭ "grava homo", "grava persono" redonas la ideon. amike Renato
