Sergio,

dankon pro via respondo. En Starto de mi redaktata
aperis frazo:

"ili estis grandaj personecoj"

Iu kritikanto skribis, ke necesas diri

"ili estis grandaj personoj" aux se eminentuloj,
"ili estis grandaj personuloj".

Mi trovis, ke "personulo" aperis ankaux cxe Minnaja 1996,
poste cxe Krause 1999, sed cxe Krause 2007 ne plu.
Tamen en la interreto mi trovis plurajn ekzemploj.

UEA nun publikigis prelegon de Anna Löwenstein 
http://www.ipernity.com/doc/97850/home/video 
pri sxia nova romano el antikva Romo.

Sxi diras interalie:

Nerono estis multe pli interesa personeco ol oni
lin kutime prezentas ... li estis iom komplika personeco

Kion vi opinias pri tio?

Miroslav Malovec






  ----- Original Message ----- 
  From: Sergio Pokrovskij 
  To: [email protected] 
  Sent: Tuesday, May 12, 2009 5:03 AM
  Subject: Re: [revuloj] Personulo






  --- On Sat, 5/9/09, Miroslav Malovec wrote:

  > en Grosess Wörterbuch Esperanto-Deutsch de Erich-Dieter Krause 1999
  > eblas legi sur la p. 570 cxe la radiko PERSON-:

  > -ulo (bekannte) Persönlichkeit, grandaj -uloj de la homaro grosse
  > Persönlichkeiten der Menschheit

  Tiu vorto estas nelogika pleonasmo, sufiĉas la simpla "persono". Aŭ,
  se oni volas krei apartan vorton, pli logika derivaĵo estus
  "personego". Tamen normale mi uzus la simplan "persono"n:
  "Ili diskutis pri la rolo de persono (aŭ: de individuo, aŭ: de la
  grandaj homoj) en historio".

  > Sed en la inversa vortaro de la sama auxtoro 2007 oni povas legi:

  > Persönlichkeit abstrakt personeco (vgl. dazu Charakter);

  Ĉi tiu psiĥologia senco jes estas uzata kaj registrita en PIV2.

  > bedeutende Person grava (od eminenta) persono, auch eminentulo

  Ĉi tiuj tradukoj estas bonaj.

  > Mia demando estas: kion fakte signifas

  > personulo aux personeculo (?)

  > Cxu la samo laux Neceso kaj Suficxo aux du diferencaj signifoj?

  Personeco ne estas ulo. "Personulo" estas fuŝvorto.

  -- 
  Sergio



  


  __________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4066 (20090512) 
__________

  Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus.

  http://www.eset.cz



__________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4066 (20090512) 
__________

Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus.

http://www.eset.cz

Rispondere a