2009/5/12 Miroslav Malovec <[email protected]>:
> Sxi diras interalie:
>
> Nerono estis multe pli interesa personeco ol oni
> lin kutime prezentas ... li estis iom komplika personeco
>
> Kion vi opinias pri tio?

Uzi "personeco" kiel "persono" cxiam sonas kiel gxena anglismo (kaj
eble ankaux alianacilingvismo) por mi (Nero is a much more interesting
personality)...

Mi supozas ke temas pri auxtomata senpensa uzo de -eco cxar -eco ofte
ekvivalentas al angla -ity se temas pri eco (kvalito, stato). Ekzemple
"equal, equality" - "egala, egaleco". Sed ne pri homo!

Ekzemple se ni parolus pri poloj aux barbaroj, ni ne dirus ke "li
estas afabla poleco" aux ke "li estis kruela barbareco". Ili simple
estas poloj kaj barbaroj, cxu ne?

amike,
russ

Rispondere a