Dankon. Mirek

  ----- Original Message ----- 
  From: Sergio Pokrovskij 
  To: [email protected] 
  Sent: Tuesday, May 12, 2009 6:21 AM
  Subject: Re: [revuloj] Personulo






  --- On Tue, 5/12/09, Miroslav Malovec wrote:

  > dankon pro via respondo. En Starto de mi redaktata aperis frazo:

  > "ili estis grandaj personecoj"

  > Iu kritikanto skribis, ke necesas diri

  > "ili estis grandaj personoj" aux se eminentuloj,
  > "ili estis grandaj personuloj".

  Mi preferus "ili estis grandaj homoj" -- krom se temas pri la alia
  senco "ili estis grandaj karakteroj".

  > Mi trovis, ke "personulo" aperis ankaux cxe Minnaja 1996,
  > poste cxe Krause 1999, sed cxe Krause 2007 ne plu.
  > Tamen en la interreto mi trovis plurajn ekzemploj.

  Pluraj lingvoj havas tian vorton similan al Persönlichkeit, kaj tial
  ne estas surpriza ke pluraj esperantistoj provis ĝin imiti. Sed tio
  ne signifas, ke ĉiu tia imito estas imitinda.

  > UEA nun publikigis prelegon de Anna Löwenstein
  > http://www.ipernity.com/doc/97850/home/video
  > pri sxia nova romano el antikva Romo.

  > Sxi diras interalie:

  > Nerono estis multe pli interesa personeco ol oni lin kutime
  > prezentas ... li estis iom komplika personeco

  > Kion vi opinias pri tio?

  Ĝi estas ebla kun la signifo psiĥologia, proksimume kiel

  "Nerono estis multe pli interesa psiĥologia tipo ol oni lin kutime
  prezentas ... li havis iom komplikitan karakteron".

  Aŭ:

  "Nerono estis multe pli interesa individuo ol oni lin kutime
  prezentas ... li havis iom komplikitan karakteron".

  Sed en ĉi tiu interpreto neniom temas pri moŝteco de Nerono, kian
  Krause-99 atribuas al "personulo".

  -- 
  Sergio



  


  __________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4066 (20090512) 
__________

  Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus.

  http://www.eset.cz



__________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4066 (20090512) 
__________

Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus.

http://www.eset.cz

Rispondere a