Dankon al cxiuj diskutantoj. Al mi tuj sxajnis, ke "personulo" aux "personeculo" devus esti iu, kiu ne estas vera persono, sed nur iu simila al persono, same kiel "fratulo" aux "frateculo" ne estas vera frato, sed monahxo aux membro de simila komunumo, kie cxiuj kunfratigxis.
Eble elpensita literatura figuro, kiu neniam ekzistis (Don Quijote, Harry Potter) aux iu homsimila (Golemo, Pinokjo, roboto, negxulo) povus esti personuloj. Ni revenu al personeco. Eble frazo: Nerono havis multe pli interesan personecon ol oni lin kutime prezentas ... lia personeco estis iom komplika estus jam en ordo? Ankaux en la cxehxa oni uzas "personeco" (osobnost) en la senco "gravulo, eminentulo", sed ne tiom forte, kiel tiuj cxi esprimoj. Ekzemple mi trovis retejon de ses junaj artistoj el nacia teatro en Brno, kiuj finis lernejon antaux du tri jaroj. Ili skribas pri si mem: "Ni estas ses personecoj" (lauxvorta traduko). Ili certe ne volis diri, ke ili estas ses homoj, cxar tio estas komprenebla, sed ankaux ne "eminentuloj", cxar tiaj ili ankoraux ne sentas sin. Ili volis esprimi, ke ili ne estas plu studentoj, lernantaj fundamentojn de sia profesio, sed jam finbakitaj memstaraj artistoj, kiuj havas cxiu sian stilon kaj iras sian propravan vojon. Kiel vi tion esperantigus? Miroslav Malovec __________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4068 (20090512) __________ Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus. http://www.eset.cz
