Russ:
Argumenteblas ke li CELIS ke NUR substantivoj faras tion, sed tion li ja ne skribis; li nur skribis ke "substantivoj povas fari tion" sen diri ion ajn pri tio, cxu adverboj ankaux povas.
Nu, se oni volas ŝerci, mi kunŝercas, sed se oni volas malŝerci, mi malŝercas.
Se en gramatika priksribo oni diras ke en difinita lingvo eblas forigi la finaĵon de la substantivoj kaj de la artikolo, tio simple signifas ke oni rajtas forigi tion kaj ne ke oni rajtas forigi ankaŭ la finaĵojn de la verboj aŭ de la adverboj.
Se en la araba oni legas ke la artikolo malaperas antaŭ difinitaj konsonantoj, kiuj en tiu okazo duobliĝas, ĉu tio signifas ke ankau la prepozicioj malaperas antaŭ tiuj samaj konsonantoj?
Amike renato
