2009/6/24 Flandra Esperanto-Ligo <[email protected]>: > Joop Eggen skribis je 2009-06-23 20:54: >> >> >> >> Poentoj eĉ povas esti inversaj; en la germana lernejo 1 estas la plej >> bona poentaro, kaj 6 la plej mizera poentaro. >> > > Jes, ankaux ĉe ni, sed tiajn "poentojn" mi ne nomus "poentoj" sed > "notoj". Cxu "poento" ne implicas la ideon "ju pli multe, des pli ..."?
Por mi "noto" estas iusence pli gxenerala nocio, ekzemple multaj usonaj lernejoj donas notojn A (plej bona), B, C, D, F (malsukceso). Do tio ne temas specife pri specifa numera kvanto. Mi dirus ke: Poentoj estas numeraj, kvantaj, kaj simple unu maniero por decidi pri ies noto. Do laux skalo 0-100, 100 poentoj estus la plej bona noto, kaj 0 estus la plej bona noto. "Ju pli multaj poentoj, des pli bona la noto". Krom en tiuj sistemoj (jam menciitaj de Joop pri germana sistemo) kie "ju pli multaj poentoj, des pli MALbona la noto". notinda temo! :) russ
