Russ: >2009/6/27 Wieland Pusch <[email protected]>: > > > > Saturday, June 27, 2009, 11:29:59 PM, Russ/vi skribis: > > RW> Mi rimarkis ke egoism/ estas memstara oficiala radiko (OA1), do mi > > RW> supozas ke gxi havu propran artikolon aparte de la radiko ego/ > > >Dume ego/ism/o kaj egoism/o ne estas konstruitaj el la samaj radikoj. >La radikoj ego/ kaj egoism/ evident ne samas. > >Do sxajnas pli simila al tio ke fekul/o havas propran artikolon >anstataux aperi en artikolo de fek/ aux ul/ ... > >Mi konsentas ke la kazo de egoism/o estas pli interesa pro tio, ke >evidente egoism/o ja havas la saman signifon kiun havas ego/ism/o,
Ne tiel evidente, fakte: ISM miaopinie ne tro tauxgas por esprimi emon, psihxologian dispozicion (cxu oni diras: melanhxoliismo, gajismo, kolerismo?). La 3a REVO-a signifo de ISM sxajnas kovri tion (vandal-ismo, alkohol-ismo), sed mi restas skeptika, i.a. cxar vere kongrua signifo ne trovigxas cxe IST: cxu oni ekz-e parolas pri "vandalisto" aux "alkoholisto"? >malkiel fekul/o kaj fek/ulo... Eble estas malklara demando cxu >ego/ism/o kaj egoism/o estas la samaj vortoj... mi pensus ke ne, cxar >sxajnas ke "samaj vortoj" ne nur havu la samajn signifojn sed evidente >ankaux estu konstruitaj el la samaj radikoj. Sed eble "samaj vortoj" >nur bezonas la samajn signifojn kaj la samajn litersekvencojn... Mi >ne scias. :) Sendube "ego-ismo" kaj "egoism-o" estas malsamaj, pro la malsama strukturo, kvankam la ekstera formo kaj la vortaraj signifoj identas. >Almenaux kaze de oficiala radiko (kiel egoism/), mi atendus ke bona >Esperanta vortaro havus artikolon por tiu radiko. Mi tute konsentas. >necerte, Mi almenaux certas, ke la nuna prezento estas pli ricxa, ol la PIVa kaj konsistigas bonan kompromison. Kore, Marc
