2009/6/25 Sergio Pokrovskij <[email protected]>:
>> Sed mi kredas, ke funde ni sentas la diferencon inter noto kaj
>> poentoj ;-)
>
> Por mi temas pri burokratia ludo.  La funkciuloj devas ŝajnigi
> profundan sciencon por kaŝi sian stultecon.

Fojfoje tio okazas, sed mi ne kredas ke cxiam estas tiel!

Nu jen alia aliro por distingi notojn kaj poentojn:
Poentoj estas kalkulebaj kaj objektivaj, dum notoj povas esti tute subjektivaj.

Ekzemple, se studento verkas ian eseon, la instruisto taksas gxin kaj,
baze de propra sento de la afero, povas diri "Bonega eseo - vi ricevas
noton 'A' (aux 1, aux 5, aux kion ajn estas plej supera noto en tiu
eduka sistemo)" aux "Nu, gxenerale bona, sed ne tute placxas al mi, do
noto estas 'B'", ktp. Du malsamaj instruistoj povus tute malsimile
taksi la saman eseon kaj doni tute malsamajn notojn.

Se studento skribas ekzamenon kun 100 demandoj, kaj cxiu demando estas
ia matematika demando kun objektive gxusta respondo ("Se x+5=3*x-2,
solvu por x.") tiam la instruisto povas doni unu poenton por cxiu
gxusta respondo kaj lernanto ricevas inter 0 kaj 100 poentojn. Tiam la
rezulto de la ekzameno estas ja pli "scienca" iusence - malsamaj
instruistoj taksus gxin same, la lernanto mem povas kontroli kaj
konfirmi la rezulton, ktp. Kaj (se dezirata de la eduka sistemo) povas
tiam aperi noto (ekzemple 90-100 poentoj signifas 'A', 80-89 poentoj
signifas 'B', ktp).

amike,
russ

Rispondere a