2009/6/24 Flandra Esperanto-Ligo <[email protected]>:
> Mi tamen plu hezitas paroli pri poentoj en la okazo de Germanio kaj
> Flandrio. Poentoj efektive estas iel matematikaj. Tiu kiu havas 60
> poentojn estas duoble pli bona ol tiu kiu havas 30 poentojn. Sed ne
> eblas diri, ke ĉe ni la lernanto kun 4 estas duoble malpli bona ol tiu
> kun 2, ĉar ja ne temas pri aritmetika skalo: Ĉe ni la noto 5 egalas al 0
> ĝis 49 % de la poentoj, 4 egalas al 50 ĝis 59 % de la poentoj, 3 egalas
> al 60 ĝis 69 %, 2 egalas al 70 ĝis 79% kaj 1 egalas al 80 % aŭ pli.
>
> Sed mi kredas, ke funde ni sentas la diferencon inter noto kaj poentoj ;-)

Jes, mi nun komprenas kion vi celis, kaj mi konsentas.

Mi miskomprenis aux preteratentis tion, kion vi celis, do mi reagis
tro specife al la "ju pli da poentoj, des pli" kun la (mis)penso ke vi
celis ke pli multaj poentoj estas pli bone.

Nun tio pensigas min pri kontrauxekzempla sistemo en Polujo pri punado
al stiristoj kiuj malrespektas la trafikajn legxojn - ili efektive
akiras poentojn (nu ili "poentas" mi ecx povas diri!), kaj ju pli da
poentoj, des malpli bone por ili... :)

Nu, malbona noto por mi!  :)

amike,
russ

Rispondere a