2009/6/27 Wieland Pusch <[email protected]>:
> Kara Russ,
>
> Saturday, June 27, 2009, 11:29:59 PM, Russ/vi skribis:
> RW> Mi rimarkis ke egoism/ estas memstara oficiala radiko (OA1), do mi
> RW> supozas ke gxi havu propran artikolon aparte de la radiko ego/
>
> RW> Certe ekzistas diversaj similaj kazoj. Ekzemple cxiu io-forma
> RW> landonomo, cxar ili havas propran radikon (Germani/ estas propra
> RW> artikolo, ne parto de German/ kiu enhavas German/ujo, ekzemple)
> Tamen Germanio kaj Germanujo estas du diversaj vortoj.
> Cxi tie temas pri du foje la sama vorto.
>
> Foje estis (eble ankoraux estas) du samaj vortoj en ReVo kiam temas
> pri kunmetitaj vortoj. Ekz.:
> abel/manį/ul/o povas esti en abel.xml kaj en mangx.xml.
> Sed laux interkonsento estas nur en mangx. Kaj oni forigis
> duoblajxojn.

Interese. Mi konfesas mian malmultan konon de tiaj politikoj de ReVo.
Tamen la situacio sxajnas iom pli komplika ol abel/mangx/ul/o, cxar
tio temas pri vorto konstruita el pluraj radikoj, kaj tio ke gxi ne
aperu en artikoloj de ambaux radikoj.

Dume ego/ism/o kaj egoism/o ne estas konstruitaj el la samaj radikoj.
La radikoj ego/ kaj egoism/ evident ne samas.

Do sxajnas pli simila al tio ke fekul/o havas propran artikolon
anstataux aperi en artikolo de fek/ aux ul/ ...

Mi konsentas ke la kazo de egoism/o estas pli interesa pro tio, ke
evidente egoism/o ja havas la saman signifon kiun havas ego/ism/o,
malkiel fekul/o kaj fek/ulo... Eble estas malklara demando cxu
ego/ism/o kaj egoism/o estas la samaj vortoj... mi pensus ke ne, cxar
sxajnas ke "samaj vortoj" ne nur havu la samajn signifojn sed evidente
ankaux estu konstruitaj el la samaj radikoj. Sed eble "samaj vortoj"
nur bezonas la samajn signifojn kaj la samajn litersekvencojn...  Mi
ne scias. :)

Almenaux kaze de oficiala radiko (kiel egoism/), mi atendus ke bona
Esperanta vortaro havus artikolon por tiu radiko.

necerte,
russ

Rispondere a