Je 6/25/09, Russ: [...]
> Nu jen alia aliro por distingi notojn kaj poentojn: > Poentoj estas kalkulebaj kaj objektivaj, dum notoj povas esti tute > subjektivaj. Konsideru la artan sketadon (figure skating). Ĉu tie temas pri "poentoj" aŭ "notoj"? Precipe kiam temas pri "la artismo" (the artistic impression). Aŭ estradan konkurson (ekz-e "Eurovision"). Ĉu la landoj donas "notojn" aŭ "poentojn"? > Ekzemple, se studento verkas ian eseon, la instruisto taksas gxin kaj, > baze de propra sento de la afero, povas diri "Bonega eseo - vi ricevas > noton 'A' (aux 1, aux 5, aux kion ajn estas plej supera noto en tiu > eduka sistemo)" aux "Nu, gxenerale bona, sed ne tute placxas al mi, do > noto estas 'B'", ktp. Du malsamaj instruistoj povus tute malsimile > taksi la saman eseon kaj doni tute malsamajn notojn. Kaj simile, la juĝistoj en gimnastiko aŭ bokso aŭ arta sketado ofte donas tute malsamajn poentojn. [...] -- Sergio
