Russ Williams skribis je 2009-06-24 11:02: > > > > 2009/6/24 Flandra Esperanto-Ligo <[email protected] > <mailto:fel%40fel.esperanto.be>>: > > Joop Eggen skribis je 2009-06-23 20:54: > >> > >> > >> > >> Poentoj eĉ povas esti inversaj; en la germana lernejo 1 estas la plej > >> bona poentaro, kaj 6 la plej mizera poentaro. > >> > > > > Jes, ankaux ĉe ni, sed tiajn "poentojn" mi ne nomus "poentoj" sed > > "notoj". Cxu "poento" ne implicas la ideon "ju pli multe, des pli ..."? > > Por mi "noto" estas iusence pli gxenerala nocio, ekzemple multaj > usonaj lernejoj donas notojn A (plej bona), B, C, D, F (malsukceso). > Do tio ne temas specife pri specifa numera kvanto. > > Mi dirus ke: > > Poentoj estas numeraj, kvantaj, kaj simple unu maniero por decidi pri > ies noto. Do laux skalo 0-100, 100 poentoj estus la plej bona noto, > kaj 0 estus la plej bona noto. "Ju pli multaj poentoj, des pli bona la > noto". Krom en tiuj sistemoj (jam menciitaj de Joop pri germana > sistemo) kie "ju pli multaj poentoj, des pli MALbona la noto". > > notinda temo! :)
Mi tamen plu hezitas paroli pri poentoj en la okazo de Germanio kaj Flandrio. Poentoj efektive estas iel matematikaj. Tiu kiu havas 60 poentojn estas duoble pli bona ol tiu kiu havas 30 poentojn. Sed ne eblas diri, ke ĉe ni la lernanto kun 4 estas duoble malpli bona ol tiu kun 2, ĉar ja ne temas pri aritmetika skalo: Ĉe ni la noto 5 egalas al 0 ĝis 49 % de la poentoj, 4 egalas al 50 ĝis 59 % de la poentoj, 3 egalas al 60 ĝis 69 %, 2 egalas al 70 ĝis 79% kaj 1 egalas al 80 % aŭ pli. Sed mi kredas, ke funde ni sentas la diferencon inter noto kaj poentoj ;-) -- Paul Peeraerts Flandra Esperanto-Ligo www.esperanto.be/fel
