Je 7/8/09, Renato: [...]
> Nur, laŭ mi, ĉar ĝi volis forlasi la fundamentan sistemon. Mi > rediras ankoraŭ unu fojon: helpi Zamenhof ne estas facile. Ĉiuj, > kiuj provis, sukcesis nur fordrivi de la Fundamenta simpleco. > Rusoj loĝas en Rusujo kaj meksikanoj loĝas en Meksiko. Atentu, Renato, vi mem ja fordrivas. La Fundamento ial havas ĉi tie tute frenezajn artikolojn: _La_ rusoj loĝas en Rusujo kaj _la_ germanoj en Germanujo. Laŭ la artikolteorio, tiuj "la" devus signifi, ke _ĉiuj_ rusoj loĝas en Rusujo. Iom danĝera aserto. Ĉar 58% da krimeanoj deklaris sin rusoj, ĉu ĉi tio signifas ke Krimeo estas parto de Rusujo? En la formo senartikola via aserto estas neriproĉebla: jes, iuj loĝantoj de la urbo Meksiko loĝas en tiu urbo. Same veras ke multaj meksikianoj loĝas en Meksikio, dum iuj aliaj meksikianoj (kaj pli speciale, meksikanoj) loĝas en Usono. -- Sergio
