Marc:

ne ekzistas en norma Esperanto "Karloregxo" (por signifi "la regxo
Karlo"), "Nikolaj/caro" , "Petro/sanktulo" , "Votan/dio", "Moskvurbo",
"Vistulrivero" (kvankam gxi aperas en iu tradukita kanzono), "Kanadlando" , "Uralmonto" kaj similaj. Koncerne "Cxingis/hxan/ o" gxi ja ekzistas en REVO (supozeble danke al vi), sed ne en PIV2 (kie gxi ne aperas kiel kunmetajxo,
kvankam kun nenorma streketo ene de la radiko).

Fakte , se oni volas respekti la regulojn de Esperanto oni devas diri "la urbo Meksiko" kaj nenion alian. "Meksik-urbo" estas formo, kiu respektas la kunmetoregulojn de la angla kaj de aliaj ĝermanaj lingvoj (Mexico City).

Mi bedaŭras ne havi tempon nun por ĝisfunde debati kontraŭ la proponoj de Sergio.

Amike

Renato


Rispondere a