--- On Tue, 7/7/09, Fernando Maia Jr wrote: [...]
>1) malgrau la analizoj de Sergio, Meksikio estas pasinteca >"fenomeno", praktike ne uzata hodiau Malvere. En la koncerna artikolo mi citis ekzemplojn el la jaroj 2006a (Ĉiniaj novaĵoj) kaj 2009a (Le Monde diplomatique en Eo). Mi povus doni ekzemplojn pli aŭtoritatajn, tamen mi elektis ĉi tiujn ĝuste pro ilia freŝeco. >kaj certe ne uzata de la diskutata lando (la e-istoj de Meksiko, la >lando, kaj ties asocioj ne uzas tian formon - ili sin rekonas kiel >Meksiko mem). Ne tiom unuanime. Ne ĉiam evidentas, el kiu lando venas aŭtoro de tiu aŭ alia verko, tamen ekz-e ,---- | Saluton el Meksikio, kaj gratulon pro la bona revuo Esperanta kiun vi | zorgas! ... Fabio Ruiz (Meksikio) `---- [LOdE, n-ro 91, 2002:7] La estraro de landa asocio ne ĉiam konsistas el plej bonaj esperantistoj; ĉiel ajn, estis nemalmulte da aranĝoj jam post la akademia oficialigo kiuj uzis la adjektivon "Meksikia". Ekz-e en la Tekstaro de Eo (kvankam ne tre freŝdata): ,---- | 1999: 21-23 apr. Celaya (Meksikio). Inaŭgura Kongreso de Meksikia | AIS-Filio `---- aŭ ,---- | en Meksikio dum la ĵus pasinta Tutamerika Kongreso de Esperanto | | ["Raporteto pri la 5-a Tut Amerika Kongreso de Esperanto 15a ĝis 21a | de aprilo 2001, http://take2001.8k.com/Take41.htm ] `---- Pli ol 20 jaroj estis pasintaj post la akademia oficialigo! >2) malgrau la preferoj de Sergio, kiel uzanto mi trovas por la hodiaua >tempo ja fremda la formon Meksiklando, praktike ne legata en >esperantaj tekstoj (krom tiuj pri diskutoj tiurilataj). Estas strange, >ke, ekz-e la Enciklopedio de Esperanto uzas Meksiklando kaj >Meksikurbo, kvazau ili apartenus al la meksikoj. Denove la sama sensencaĵo. Mi jam respondis je tio en mia respondo al Marc. Se vi malkonsentas pri mia argumentado, esprimu vian obĵeton. Same trafe vi povus aserti, ke "Meksiko" estas nomo de scienco, ĉar ĝi finiĝas je -iko. >Meksiklando oni povas rigardi kiel nedezirindan formon Kial ĝi estas nedezirinda? Se la loka lingvo estas tiom malriĉa, ke per unu vorto ĝi devas nomi 4 malsamajn aferojn, oni ja bezonas ian lambastonon por kompensi tiun mizeron. "Meksiklando" kaj "Meksikurbo" estas unu tia lambastono. Se vi havas raciajn argumentojn, prezentu ilin. Tamen nune "Meksiko" estas difekta vorto 4-senca, kiu bezonas precizigojn en tekstoj postulantaj precizon. >- kaj fakte neakceptita de la pridiskutataj landanoj. Mi ĉiam admiris la sintenon de la Albault-Akademio: kiam tiuj krokodiloj volis trudi "Meksiko"n anstataŭ la jam tradicia "Meksikio", ili aranĝis peton de la loka estraro; sed kiam iuj landaj asocioj malvolis akcepti ilian krokodilecon (ekz-e Koreia, Kamerunia, Vjetnamia), ili ignoris ilin. >3) paralele al tiuj analizoj, eble ni devus preterlasi la formon >chino kaj reveni al la formo hhino? Supozeble vi opinias ĉi tion trafa kaj sprita. >4) vortaroj favoru la akademiajn decidojn por ke ni atingu >malhhaoson. Mi jam diris, sed vi ne atentis: mi ne uzis la de mi preferatan kaj la plej tradician formon "Meksikio" kiel ĉefdifinan. Mi lasis la difinon ĉe MEKSIK. La decido de la Akademio havas tiun difekton, ke ĝi ne solvas LA TUTON, la vortaro devas prezenti kompleksan solvon, dum la akademiaj duoncerbuloj ne bezonas pensi sisteme kaj prezenti solvon kompletan. Ĝuste la Akademio estas la plej ĥaosiga ero en la landonoma afero. Kaj dum la tuta historio de la landonoma afero ĝi plej efekte fiaskis, farante misajn decidojn, nuligante ilin (kiel pri la landonoma -i, pri Egiptio kaj Koreio ktp) kaj farante novajn stultaĵojn. > Char e-istoj miksas siajn individuajn preferojn en vortarojn, la > hhaoso ekaperas. Fia ago! Ŝajne vi opinias, ke la akademianoj estas senpasiaj dioj, senigitaj je individuaj preferoj kaj eksterordinare klarvidaj. Bedaŭrinde tiel ne estas. Ili estas mezbonaj esperantistoj, iuj (nemultaj) tre spertaj, iuj malpli ol averaĝe spertaj. Kaj el la plej eminentaj ne ĉiuj estas aktivaj. La rezulton oni povas aprezi. La landonoma afero estas tiu en kiu la Akademio plej okulfrape fiaskis. -- Sergio
