Mireille:
> >> sergio:
> >> La problemo estas, ke iuj vortoj internaciiĝas. "Ŝoseo" certe estas
> >> francdevena etimologie -- sed ĝia senco internacia estas tiu, kiu en
> >> la franca ne plu ekzistas.
>
> > jv:
> > povus esti tiel, sed laux mia lingvosento ne estas tiel. en la franca
> > same kiel en la internacia lingvo sxoseo baze estas la veturebla parto
> > de strato, kiel diris iu el la mirejoj. eksterurbe trotuaro kaj aliaj
> > kromajxoj plejofte forestas kaj sekve la sxoseo estas la tuta vojo.
>
>Ne. Eksterurbe kaj enurbe la ŝoseo neniam estas la tuta vojo.
>Kiel mi jam skribis la vorton "ŝoseo" diras pri tre preciza parto de
>vojo, ja la veturebla parto. France uzatas la vorto nur por priskribi
>tre konkretaĵon, dum vojo estas de ĝi supernocio multe pli abstrakta.

Ne nepre abstrakta. La vojkonstruistoj vidas vojon kiel konkretan 
ekipajxon, kun gxia sxoseo, herbaj flankajxoj, fosajxoj, samnivelaj kaj 
malsamnivelaj krucigxoj ktp.

>Ekzemple kiu diras "je cherche la chaussée?" ( mi serĉas la ŝoceon) kiam
>li celas "je cherche la route" (mi serĉas la vojon)?
>La franca vorto "chaussée" (ŝoseo) hodiaŭ estas uzata sed ne samsence
>kiel la vorto "route" (vojo).

La demando por solvi sxajnas al mi iom alia, nome: cxu por la signifo de la 
E-a vorto "sxoseo" ni prenu la francan signifon (preciza parto de vojo), 
aux la "internacian" (germana "Chaussee", rusa "sxosse", pola "szosa"...), 
kiu pli-malpli signifas "vojo kun malmola suprajxo por (rapida) veturado de 
auxtoj"?

Se ni komparas la diversajn nacilingvajn tradukojn de tiu vorto en la 3a 
OA, ni trovas, ke la sola komuna signifo estas "vojo por auxtoj", SE 
supozi, ke la franca "chaussée" ankoraux posedis gxin. Ni neniam scios, cxu 
la verkintoj de la 3a OA celis cxiujn signifojn de la franca "chaussée" kaj 
la tradukintoj eraris konservante nur la internacian signifon, aux cxu de 
la komenco ili celis nur la internacian signifon. Kiel Jérôme, kiel PIV, 
malkiel PV, mi emas opinii, ke la franca signifo de "sxoseo" estas pli 
interesa por konservi en Esperanto, ol la "internacia", kiun jam kovras 
aliaj terminoj.

Kore,

Marc




Rispondere a