--- On Wed, 9/23/09, Vastalto wrote:

>>Sergio Pokrovskij: represi ( 
>>http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/represi.html )

> Mi forte dubas indecon registri gxin en ReVo.
> "Subpremo" jam suficxas.

"Subpremo" ne sufiĉas.

Ekz-e kiam dum la Dua Mondmilito la usonanoj malliberigis siajn
japandevenajn samlandanojn, tio ne estis subpremo, tio estis
represio.

Oni povas subpremi ribelon -- kaj oni povas represii tute lojalajn
homojn kiuj ial estas suspektataj.  Subpremata popolo estas alia afero
ol represiita etno -- subpremado povas esti ekz-e daŭra diversspeca
diskriminacio ekonomia aŭ kariera, dum represio konsistas el porokazaj
aranĝoj kiujn kaŭzas momenta situacio politika -- milito, teroro,
revolucio ktp.

Se vi subpremos "represio"n, la homoj plu misuzos "reprezalio"n, ĉar
"subpremo" estas alia afero.

Kaj krome, "subpremo" estas lingve dubinda ("subteno" implicas tute
kontraŭan agon).  Se mi premas butonon de supre, mi dirus "surpremi"
-- samkiel "suriri", "surpaŝi" ktp.  "Subpremi" nature devus signifi
"premi de sube" -- ekz-e penante levi ion.

-- 
Sergio






      

Rispondere a