Sergio Pokrovskij <[email protected]> skribis:
>"Subpremo" ne sufiĉas.

Releginte vian klarigon, mi komprenis, ke via "represio" ne estas plene 
kovrita de  "subpremo".

>Ekz-e kiam dum la Dua Mondmilito la usonanoj malliberigis siajn
>japandevenajn samlandanojn, tio ne estis subpremo, tio estis
>represio.

Se mi parolos tiuteme, mi diros, ke dum la dua mondmilito en Usono 
okazis "persekuto" kontraux japandevenaj usonaj civitanoj.

Kiam mi unuafoje tralegis la artikolon de "represio", mi tuj konsultis 
plurajn angla-japanajn kaj franca-japanajn vortarojn pri "repression".  
Ili donis japanajn vortojn, kiuj estas proksimume tradukeblaj per 
Esperanta "subpremo".

Cxiufoje kiam iu enkondukas novan radikon prenitan el Euxropaj lingvoj 
nur kun ia limigita speciala senco, tiun postesekvas aliaj esperantistoj, 
kiuj uzas gxin en gxenerala, pli konata senco.  Kaj tiel la radiko 
akiras pli vastajn sencojn.  Pro tio plimultigxas aroj de preskaux 
samsencaj radikoj, kio balaste pezigas sxargxon al ne-euxropaj 
esperantistoj.  Tion cxi mi forte timas.

Do al mi restas dubinde registri "represio"-n en ReVo.

Vastalto (HIROTAKA Masaaki)

Rispondere a